PMEG
33.2.4. Ke-frazoj kiel priskribo
Ofte ke-frazo rolas kiel rekta priskribo. La priskribanta ke-frazo staras chiam post la priskribata vorto, kaj iel pliklarigas ties enhavon.
Priskribo de O-vorto «
De s-ro Bourlet mi ricevis la sciigon, ke li ne volas publikigi la projekton en la “Revuo”.[L1.320]
Shi estis plena de timo, ke la infano mortos.[FA3.1]
Li metis la kondichon, ke oni ne instruu al shi la Kristanan religion.[FA3.102]
Kie mi havas la garantion, ke mia granda laboro ne estos perdita?[OV.272]
Mi faras al vi donacon, ke che chiu vorto, kiun vi diros, el via busho eliros au floro au multekosta shtono.[FE.15]
Tio estis la unua fojo, ke shi nomis shin sia filino.[FE.17] Multaj uzas kiam anstatau ke en chi tiaj frazoj. Ke estas normale pli tauga, char tia chi ke-frazo plej ofte ne montras, kiam okazis la fojo, sed klarigas la enhavon de la fojo.
Priskribo de tio, tia, tiel kaj tiom «
La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke shi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano.[M.5]
Interne de ghi [la kaverno] flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ghi tutan bovon.[FA1.115]
Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj.[FA1.47]
Ili ambau estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.[FE.11]
Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.[FE.15]
Shi farighis tiel malaminda, ke shia propra patrino shin forpelis de si.[FE.23]
Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargha pordo.[FE.33]
Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.[FE.33]
Ili trovis che ili multe da havajho, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti.[Kr2.20]
Li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta nokto mi songhis pri tio.[FA1.147]
Priskribo de A-vorto au E-vorto «
Vi ne estas kulpa, ke vi farighis tio, kio vi estas.[FA3.19] = ...kulpa pri tio, ke...
Mi estas felicha, ke mi vin akceptos.[LR.98] = ...felicha pri tio, ke...
Shi estis tute certa, ke tio estos plenumita.[FA3.125] = ...certa pri tio ke...
Ili estis audintaj, ke la regho venos viziti. Principe la ke-frazo priskribas audintaj, sed estas pli nature rigardi estis audintaj kiel unu kunmetitan verbon. La ke-frazo estas objekto de tiu kunmetita verbo.
Kiel felicha mi estas, ke mi ghin scias![BV.52] Chi tie la ke-frazo montras kauzon. Oni povus do anstatau ke uzi char.
Vidante, ke shi estas tiel bela, li demandis shin, kion shi faras tie chi tute sola.[FE.21] = Vidante tion, ke shi estas tiel bela...
Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron.[M.135] = Dirante tion, ke via traduko...
Chion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion chi. = ...kun la escepto, ke vi faru tion chi.
Li faris tion spite ke oni malpermesis. La esprimo spite ke estas simila al kvankam kaj malgrau (tio) ke.
Perverba priskribo «
Ke-frazo povas esti perverba priskribo de O-vorto au simile:
La vero estas, ke mi amas vin.
La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone.[FA3.91]
Kelkfoje oni uzas helpan tio:
La dua kulpigo, kiun ni ofte devas audi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj.[OV.382]
