PMEG
12.1.4. Identiga priskribo
Identiga priskribo estas postmetita rekta priskribo de O-vorto. Ghi montras la identecon de la afero. Identigaj priskriboj estu sen rolmontrilo:
Li fianchighis kun fraulino Berto.[FE.39] Berto estas identiga priskribo de la vorto fraulino.
En la lingvo “Esperanto” ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo.[FE.22] La nomo Esperanto estas identiga priskribo de la vorto lingvo.
Ili vizitis la insulon Gronlando.
Legu detale pri identiga priskribo.
