PMEG
17.6. Nek... nek
Ordinara nek signifas “kaj ankau ne”. Plurobla nek signifas “kaj ne”. Kombinita nek estas do egala al kaj... kaj plus neado:
Mi renkontis nek lin, nek lian fraton.[FE.28] = Mi kaj ne renkontis lin, kaj ne renkontis lian fraton.
Nek ghojo, nek malghojo dauras eterne.[PE.1680] = Kaj ghojo, kaj malghojo ne dauras eterne.
Shi estis muta, povis nek kanti nek paroli.[FA1.62] = Shi kaj ne povis kanti, kaj ne povis paroli.
Esperanto estas “nenies proprajho”, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.[OV.238] La neo validas kaj en rilato materiala, kaj en rilato morala.
