PMEG

Gramatiko /

21. Neado

Ne «

Por nei frazon oni uzas la vorteton ne. Ne neas tion, antau kio ghi staras. Normale ne staras antau la chefverbo, kaj se oni neas la chefverbon, oni neas la tutan frazon:

  • Mi ne dormas. Ne estas tiel, ke mi dormas. Mia dormado entute estas neata.

  • Mi ne amas vin. Ne estas tiel, ke mi amas vin. La tuta frazo estas neata.

  • Al leono ne donu la manon.[FE.7]

  • Mi ne amas obstinajn homojn.[FE.10]

  • Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn.[FE.18]

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.[FE.9] La neo trafas la verbon legas. La verbo skribas kaj ghia tuta frazo restas valida.

Neado en subfrazo validas nur ene de la subfrazo: Mi diris, ke mi ne venos. La neado trafas nur la subfrazan chefverbon venos. La tuta frazo restas pozitiva: Mi ja diris tion.

Iafoje okazas, ke neata chefverbo estas subkomprenata: Chiu povu vidi, kiu el la vastigantoj plenumas sian promeson kaj kiu ne.[OV.111] La neado trafas la subkomprenatan verbon plenumas: ...kaj kiu ne plenumas sian promeson.

Ne estas ankau respondvorto.

Tabelvortoj je NENI «

Por nei oni povas ankau uzi tabelvortojn je NENI. NENI-vorto sufichas por nei la chefverbon, kaj do la tutan frazon. La pozicio de NENI-vorto normale ne gravas, ghi tamen neas la tutan frazon:

  • La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankorau konas.[FE.22] La pasinta tempo ne revenos. Oni ne konas la tempon venontan.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.[FE.28] Mi ne povas kompreni.

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ech antau nia nazo.[FE.33] Ni ne povis vidi. La neado koncernas nur la ke-frazon. La cheffraza verbo estis restas pozitiva.

  • Mi neniam prenas kun mi multon da pakajho.[FE.35] Mi ne prenas multon da pakajho.

  • Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankau estis mortigita de neniu.[FE.39] La du unuaj chefverboj (mortis, mortigis) estas plene neataj per ne. La tria, estis mortigita, estas plene neata per neniu.

  • Neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas.[Rt.117] Radio ne lumas. Aereto ne blovas. Amiko ne vizitas.

  • Memoru, ke Esperanto estas nenies proprajho.[OV.388] Esperanto ne estas ies proprajho.

  • Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi.[OV.77] Mi ne povas aprobi ghin pro kia ajn kialo. Nenial neas la tutan frazon. Aperis tamen duboj pri la nea valoro de nenial.

Duobla neado «

Se oni uzas NENI-vorton, kaj aldonas ankau la vorton ne, la frazo farighas pozitiva. Tia duobla neado estas uzebla nur por esprimi tre specialajn signifojn:

  • Mi ne amas neniun. Ne estas tiel, ke mi amas neniun. Mi do ja amas iun.

  • Ghi ne estas nenies proprajho. Ne estas tiel, ke ghi estas nenies proprajho. Ghi do estas ies proprajho.

  • Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi.[FA2.53] Ne estas tiel, ke oni povis ne ridi. Sekve oni devis ridi.

Frazo ankau povas farighi pozitiva, se unu NENI-vorto klare neas la verbon, kaj ankau alia NENI-vorto aperas en la frazo:

  • Mi ankorau neniam gajnis nenion. = Neniam okazis tio, ke mi gajnis nenion. Mi chiufoje gajnis almenau ion.

Sed pluraj NENI-vortoj en la sama frazo ne nepre kreas pozitivan signifon. Ofte ili nur plifortigas unu la alian, kaj la neado restas:

  • Ni malutilon alportus al nia afero grandan, kaj utilon ni alportus al neniu nenian.[OV.117] Ni ne alportus utilon.

  • Neniam, neniam, neniam li revenos.[Rt.35] Li ne revenos. Ne gravas, chu estas unu, du, tri au ech pli da neniam.

Parta neado «

Iafoje la vorteto ne aperas en frazo tiel, ke ghi neas nur parton de ghi. La chefverbo restas valida. Ne neas ghuste tion, antau kio ghi staras, sed tio povas esti la tuj sekvanta vorto, la sekvanta frazparto, au ech pli multe. Nur la kunteksto povas montri precize, kio estas neata:

  • Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole.[FE.31] Ni ja faris la kontrakton, sed ni ne faris ghin skribe.

  • Li venis al mi tute ne atendite.[FE.22] Li ja venis, sed oni ne atendis tion.

  • Ne chiu kreskajho estas manghebla.[FE.41] Iuj kreskajhoj ja estas mangheblaj. Komparu kun: Chiu kreskajho ne estas manghebla. = Neniu kreskajho estas manghebla.

  • Chemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajho, kvankam ili ne chiam estas faritaj el tolo.[FE.36] Ofte ili ja estas el tolo.

  • Li estas homo ne kredinda.[FE.41] Li ja estas homo.

  • Respondo venis ne tuj.[M.50] Respondo ja venis, sed post iom da tempo.

  • Mi rezervas al mi la rajton akcepti Vian decidon au ne, depende de la autoritateco de Via komitato.[L2.6] La neado trafas subkomprenatajn vortojn: ...ne akcepti vian decidon. La resto de la frazo estas pozitiva.

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.[FE.31] La devo restas valida, sed ghi estas devo pri io, kion oni ne faru. Legu pli pri ne rilate al devi, povi kaj voli.

  • En la animo chiuj privataj homoj kaj chiuj registaroj ne povas ne aprobi nian ideon.[OV.206] La unua ne trafas la chefverbon povas kaj neas la tutan frazon. La dua ne trafas nur aprobi (nian ideon). La suma signifo estas: Ili ne povas rifuzi nian ideon. = Ili devas aprobi nian ideon.

  • Ne miksu vin en aferon ne vian![Rz.89] = ...en aferon, kiu ne estas via. La dua ne nur neas la vorton vian. La unua ne neas la chefverbon.

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fianchino.[FE.26] Ne estis personoj tie kun la escepto de li kaj lia fianchino, kiuj ja estis tie. Krom apartigas parton de la frazo, por kiu la neado ne validas.

NENI-vortoj normale neas la tutan frazon sendepende de la vortordo, sed iafoje ankau NENI-vorto povas validi por nur parto de frazo. Tiam la kunteksto kaj la vortordo devas tute klare tion montri:

  • Mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu chi temo.[L1.68] La decido estas reala. La neado trafas nur la I-verbon paroli kaj chiujn frazpartojn, kiuj rilatas rekte al ghi.

  • Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.[PE.2000] = Faro, kiu ne okazis, ja valoras pli, almenau kompare kun faro malbona. La chefverbo valoras restas pozitiva.

Kiam ne au NENI-vorto estas parto de kunmetita vorto, la neado validas nur ene de tiu vorto:

  • Sinjoro, vi estas neghentila.[FE.16] La frazo diras, ke la sinjoro ja havas certan econ, nome mankon de ghentileco. Estas nur subtila diferenco disde: Vi ne estas ghentila.

  • La pastro, kiu mortis antau nelonge (au antau nelonga tempo), loghis longe en nia urbo.[FE.25] La neado koncernas nur la longecon de la tempo.

  • Bedaurinde ili estas ne-Esperantistoj. Ili estas tiaj homoj, kiuj ne scias Esperanton.

  • Neniofarado estas tre dolcha okupo. Tia tempo, en kiu oni faras nenion, estas tre dolcha.

Nek «

Nek signifas “kaj ankau ne”. Oni uzas ghin, se oni jam uzis ne, kaj volas nei ankorau ion. Ghi estas kvazau varianto de kaj, kaj sekvas baze la samajn regulojn kiel kaj:

  • Li ne vidis min, nek audis. = ...kaj ankau ne audis.

  • Mi ne renkontis lin, nek lian fraton.[FE.28] = ...kaj ankau ne lian fraton.

  • Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.[PE.1712]

Ne uzu nek por ligi du aferojn post sen. Uzu kaj: Tiu virino ne foriru de shi sen konsolo kaj helpo.[M.59] Ne: *...sen konsolo nek helpo.*

Nek ne egalas al ne + emfazo. Por emfaze nei oni uzu ech kune kun ne. Ne diru: *Mi havas nek unu amikon.* Diru: Mi havas ech ne unu amikon. Au: Mi ne havas ech unu amikon. Ne diru: *Nek unu spesdekon havis liaj gepatroj.* Diru: Ech unu spesdekon ne havis liaj gepatroj.[FA4.122] Nek signifas nur “kaj (ankau) ne”.

Oni ankau povas uzi kombinitan, pluroblan nek.