Kiel fari TTT-paghojn

Diversaj elementoj

En tiu chi leciono vi lernos pri la jenaj aferoj:

dl: Difinlisto «

La elemento dl similas iom al la listaj elementoj ul kaj ol, sed dl estas por listoj de difinoj.

Ene de dl-elemento aperas dt-elementoj kaj dd-elementoj. dt enhavas terminon, kiun oni volas difini, kaj dd enhavas difinon de tia termino. Tipe oni uzas dt kaj dd en paroj, kie chiu dd donas difinon de la antaua dt. Jen ekzemplo:

<dl>
  <dt>kalkulilo</dt>
  <dd>Rimedo por plenumi aritmetikajn operaciojn, kiu
  neprigas intervenon de manipulisto je chiu pasho de la
  kalkulado.</dd>

  <dt>abako</dt>
  <dd>Kalkulilo, konsistanta el globetoj trairitaj de
  stangetoj, sur kiuj ili estas shoveblaj.</dd>

  <dt>komputilo</dt>
  <dd>Automata rimedo por prilabori datumojn per
  operacioj indikataj per programo.</dd>
</dl>

Eblas ankau aliaj aranghoj, kun pluraj terminoj sekvataj de unu komuna difino, au unu termino kun pli ol unu difino.

dl-listoj estas ofte prezentataj en TTT-legiloj kun la difino sur nova linio iom enshovita de la maldekstra margheno.

Noto: Oni sufiche ofte uzas dl-listojn ankau por aliaj aferoj, kiuj iom similas al veraj listoj de difinoj, ekz. nuraj priskriboj, au ech por aferoj, kiuj tute ne estas difinoj, nek similas al difinoj. Oni tiam simple deziras la kutiman prezentomanieron por dl-listoj. Ech W3C mem en la normiga teksto, kiu difinas la uzon de dl, mencias, ke oni povas uzi dl-listojn por dialogoj (kun dt por nomo de parolanto, kaj dd por tio, kion la parolanto diras). Interalie pro tiu konfuzo pri la efektiva senco de dl, iuj marklingvaj spertuloj opinias, ke dl-listoj tute perdis sian utilon.

abbr, acronym: Mallongigoj «

abbr signifas, ke la enhavo estas mallongigo (ekz. “UEA”, “ktp.”, “FTP”).

acronym signifas, ke la enhavo estas akronimo (vorto konsistanta el la komencliteroj de kompleksa nomo, ekz. “SAT”, “Unesko”, “aidoso”).

En tiaj elementoj oni povas uzi title-atributon, kiu donas la plenan formon de la mallongigo au akronimo. Jen ekzemploj:

<p>
<acronym title="Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo">TEJO</acronym> agas por la samaj celoj kiel
<abbr title="Universala Esperanto-Asocio">UEA</abbr>,
specife inter la junularo.
</p>

Multaj TTT-legiloj montras la enhavon de tia title-atributo, se oni musumas sur la elemento.

Noto: Ne chiam estas tute klare, kio estas akronimo, kaj kio estas “nura” mallongigo. Ghenerale, kiam oni elparolas la aferon kiel propran vorton, temas pri akronimo. Ekz. oni normale legas “TEJO” kiel vorton (“tejo” kun akcento je “e”), dum oni normale legas “UEA” kiel tri liternomojn (kiel tri apartajn vortojn). Sed pri la ghusta distingo inter abbr kaj acronym ech TTT-sperteguloj foje disputas inter si.

address: Adreso «

La elemento address enhavu la adreson de la verkinto de la TTT-pagho. Povas esti utile aldoni tian informon, por ke la legantoj povu kontakti la verkinton. Kutime oni metas “address”-elementon che la komenco au la fino de pagho:

<address><a href="http://www.tekson.eo">T. T. Tekson</a>
kaj
<a href="http://www.iperson.eo">H. Iperson</a>,
kreis tiun chi paghon.</address>

Oni ankau povas doni retposhtan adreson, paperposhtan adreson kaj aliajn similajn informon en address-elemento. Rimarku, ke address estas bloka elemento (ghi per si mem kreas kvazau alineon).

Citado «

blockquote

La elemento blockquote montras, ke la enhavoteksto estas (iom longa) citajho. blockquote estas bloka elemento, kiu do prezentighas kiel aparta bloko de teksto en TTT-legilo (kun linirompo antaue, kaj linirompo poste, kaj kutime kun iom da deshovo de la maldekstra margheno). Ene de blockquote oni tamen devas meti la tekston en unu au pli da p-alineoj:

<p>Jen citajho el prelego de Claude Piron okaze de kunveno
en Cully, Svislando, en septembro 1994:</p>

<blockquote
cite="http://www.helsinki.fi/~jslindst/piron_raumo.html">

	<p>la Manifesto de Raumo, lau mia vidpunkto,
	preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e.,
	la rolon, kiun ghi povas ludi en la mondo por
	elimini multajn suferojn au kulture dangherajn
	situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la
	burokrata kaj la sovaghkapitalisma, konstante
	pligravigas.</p>

	<p>[...]</p>

	<p>Mi kredas, ke la esperantistoj havas
	respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de
	kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi
	suferon : li havas la respondecon diskonigi ghin,
	ech se liaj fortoj estas minimumaj, ech se la socio,
	pro sia natura inerteco, pro la forto de la
	egoismaj interesoj, au pro timoj vivantaj,
	nekonsciate, funde de la psiko, kontrauas lin per
	intensa rezisto.</p>

</blockquote>

<p>Surbaze de tiu metaforo, oni povas diri ke la
"esperantistoj" havas kuracilon, sed ili uzas ghin nur
egoisme kiel drogon por la propra ghuo (por shvebi inter
verdaj nuboj).</p>

Rimarku, ke mi aldonis cite-atributon al la komenca marko de la blockquote-elemento. Tia cite-atributo montras per Interreta adreso, kie oni povas trovi la originan dokumenton, el kiu la citajho venas. (Ekzistas ankau elemento nomata cite, vidu chi-poste.)

Noto: Multaj misuzas blockquote simple por krei aldonan marghenon che teksto, kiu tute ne estas citajho. Ne imitu tion. Se oni volas plian maldekstran marghenon de alineo, kiu ne estas citajho, oni indiku tion en stilfolio per la eco “margin-left”.

q

Ankau la elemento q montras citajhon, sed q estas pli tauga por mallongaj citajhoj, kiuj aperu ene de kuranta teksto. q estas nebloka elemento:

<p>
Ili salutis min per
<q lang="en" xml:lang="en">Good morning!</q>.
</p>

Pro tio, ke la citajho estas en la Angla lingvo, mi aldonis la atributojn lang kaj xml:lang.

Bedaurinde estas praktikaj problemoj pri q-elementoj, char tre multaj legiloj tute ne rekonas tiun elementon, au traktas ghin malghuste. Principe la legiloj automate montru citilojn antau kaj post q-elemento, sed legilo, kiu tute ne rekonas q-elementojn, montras nur la nudan tekston sen citiloj. Tio fushas la aperon de tia citajho, kiu prefere estu ene de citiloj. Se oni mem aldonas citilojn, la apero ech pli fushighas, sed tiam en legiloj, kiuj ghuste traktas q-elementojn: la rezulto estas duoblaj citiloj.

Pro tiu problemo, kaj ankau pro aliaj kialoj, iuj spertuloj opinias, ke oni prefere ne uzu q-elementojn, sed simple skribu citilojn rekte en la teksto. Se oni bezonas indiki la lingvon de la citajho, oni uzu por tio ekz. “span”-elementon:

<p>
Ili salutis min per
<span lang="en" xml:lang="en">"Good morning!"</span>.
</p>

Vershajne estas pli bone skribi tiel, evitante la uzon de q-elementoj.

cite «

Per la elemento cite oni ne rekte citas, sed nur referencas ian fonton per ghia nomo (au eble per ia mallongigo au per la nomo de ghia verkinto):

<p>Mi ankau multe cherpis el <cite>La Nova Plena Ilustrita
Vortaro de Esperanto</cite>.</p>

cite-elementoj estas ofte prezentataj per kursiva stilo en TTT-legiloj.

(Ne konfuzu la elementon cite kun la atributo cite menciita chi-antaue.)

Prezentaj elementoj «

XHTML estas marklingvo por strukturo, ne por prezento. Kiel mi jam skribis plurfoje, oni ne pensu pri la preciza prezentomaniero, pri la aspekto, kiam oni verkas XHTML-on. Pri aspekto kaj similaj aferoj oni zorgu per stilfolioj, per CSS.

Sed tamen, pro historiaj kialoj, ekzistas en XHTML kelkaj elementoj, kiuj estas nur prezentaj (au plejparte nur prezentaj). Ghenerale oni evitu uzi ilin, preferante stilfoliajn deklarojn.

Temas pri la elementoj b, i, tt, sup, sub, big kaj small.

b

b signifas “grasa stilo”: <p>Mi presis tion <b>grase</b>.</p>

Se oni celas fortan emfazon, oni uzu strong, kiu plej ofte prezentighas per grasa stilo: <p>Memoru <strong>neniam</strong> fari tion!</p>.

Oni ankau povas uzi span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas grasan stilon.

i

i signifas “kursivo”: <p>Mi presis tion <i>kursive</i>.</p>

Se oni celas emfazon, oni uzu em, kiu plej ofte prezentighas per kursiva stilo: <p>Memoru <em>ne</em> fari tion!</p>.

Se temas pri io, por kio ekzistas aparta XHTML-elemento, oni uzu tiun elementon, eventuale kun aldona stilfolia regulo, kiu proponas kursivan prezenton. Se temas ekzemple pri referenco al ia verko, oni uzu cite-elementon.

Oni ankau povas uzi span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas kursivan stilon.

tt

tt signifas “teletajpa stilo” (= fikslargha tiparo): <p>Mi presis tion <tt>fikslarghe</tt>.</p>

Principe estas pli bone uzi ekzemple span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas uzon de fikslargha tiparo. Sed se iam la uzo de fikslargha tiparo estas tiom grava, ke oni nepre volas, ke tia stilo estu uzata ankau en TTT-legiloj, kiuj ignoras stilfoliojn, oni eble povas tamen uzi tt.

(Ekzistas ankau kelkaj sencohavaj XHTML-elementoj, kiuj ofte estas prezentataj per fikslargha tiparo en TTT-legiloj: code, samp, kbd kaj var. Tiuj elementoj estas tre specialaj. Ili indikas, ke temas pri komputila kodo au simile. Ne estas pliaj klarigoj pri ili en tiu chi kurso.)

sub kaj sup

sub signifas “skribita kiel suba indico, en malsupra pozicio”.

sup signifas “skribita kiel supra indico, en supra pozicio”.

Kvankam sub kaj sup havas prezentajn signifojn, ili ne estas chiam sensencaj. Ekz. en kemiaj formuloj, en matematikaj esprimoj, kaj en iaj mallongigoj, tia skribo en supra au malsupra pozicio indikas certan signifon, kaj oni ne povas forigi tiun skribomanieron sen detrui la signifon. sub kaj sup tial estas ofte tute uzindaj:

<p>
H<sub>2</sub>O, E = mc<sup>2</sup>, 
<span lang="fr" xml:lang="fr">M<sup>lle</sup> Dupont</span>.
</p>

Tiu kodo prezentighas jene en via TTT-legilo:

H2O, E = mc2, Mlle Dupont.

big

big signifas “granda teksto”: <p>Mi presis tion <big>grande</big>.</p>

Se temas pri titolo, oni uzu h1, h2 k.t.p. Alie oni uzu span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas grandan stilon.

small

small signifas “malgranda teksto”: <p>Mi presis tion <small>malgrande</small>.</p>

Prefere oni uzu span kun klasnomo, kaj krei stilfolian regulon, kiu indikas malgrandan stilon.

Aliaj prezentaj elementoj

Chi tie vi lernas nur pri Strikta XHTML 1.0. Ekzistas ankau Transira formo de XHTML 1.0. En tiu formo ekzistas ech pli da nure prezentaj elementoj kaj atributoj, kiuj restas de antauaj versioj de HTML, kaj kiuj estas nun oficiale malrekomendataj. Temas pri elementoj kiel font, basefont, center, strike, u k.a. En la Strikta formo de XHTML tiuj elementoj ne ekzistas, kaj oni nepre ne uzu ilin. Precipe evitinda estas la elemento font. Anstataue oni uzu stilfoliojn.

Komentoj «

Oni povas aldoni komentojn al XHTML-kodo. Tio estas teksto, kiun la TTT-legiloj ignoru plene, sed kiu povas helpi al la paghoverkinto memori ion gravan pri la kodo au pri la pagho (ion, kion li poste planas aldoni, kialon, ke io estis forigita au shanghita, au simile).

Komentoj ne estas elementoj, kaj oni skribas ilin alimaniere. Jen kiel:

<!-- Tio chi estas nura komento -->

<!--
  Ankau tio chi estas komento,
  sed ghi konsistas el du linioj.
-->

<!-- Memoru kontroli la fonton de la chi-suba aserto. -->
<p>UEA komence ne estis organizo por
disvastigi Esperanton.</p>

Komenton oni do komencas per < + ! + du dividostrekoj (ne pli ol du!), kaj oni finas ghin per du dividostrekoj (ne pli ol du!) + >. Por ne krei problemojn oni zorge evitu ene de komento uzi du sinsekvajn dividostrekojn.

Noto: La oficialaj reguloj pri komentoj fakte estas pli komplikaj, sed pro mankoj en la TTT-legiloj oni nepre restu che la simpligita formo chi-antaue klarigita.

Noto: Komentoj ne estas tute kashitaj de la legantoj. Ili chiam povas rekte rigardi la XHTML-kodon, kaj tiam legi la komentojn. Oni ne povas kashi la nudan kodon de la legantojn. Multaj oftege demandas, kiel kashi kodon, sed se oni entute publikigas siajn paghojn che publika servilo, oni ne povas ghin plu kashi. Ghi jam estas malkashita.

Oni ankau povas uzi komentojn por provizore kashi parton de pagho:

<!-- 
<p>UEA komence ne estis organizo
por disvastigi Esperanton.</p>
-->
<p>UEA nun estas organizo por
disvastigi Esperanton.</p>

Nur la dua p-elemento prezentighas en TTT-legiloj. Se post kontrolo montrighas, ke la kashita aserto estas prava, kaj do publikigebla, oni povas forigi la komentosignojn.

Kondichaj komentoj en Esplorilo «

Mi skribis chi-antaue, ke komentoj estas teksto, kiun la TTT-legilo ignoru plene. La TTT-legilo Esplorilo tamen ne chiam obeas tiun regulon. Oni povas skribi specialajn komentojn, kiujn tiu legilo malignoras kaj anstataue traktas kiel kondichajn instrukciojn. Tial oni parolas pri kondichaj komentoj.

Jen simpla ekzemplo de tiaj kondichaj komentoj:

<!--[if IE 8]>
<p>Jen io por Esplorilo 8 sola.</p>
<![endif]-->

Se oni zorge atentas, oni vidas, ke tio principe estas unu sola komento, kiu komencighas per <!--, kaj finighas per -->. La meza parto, kiu shajnas esti XHTML-a p-elemento, tute ne estas p-elemento, sed nura parto de la komenta teksto. La legilo Esplorilo tamen traktas tion kiel kondichan instrukcion, kiu diras, ke la meza parto estu traktata kiel vera XHTML-kodo, vera p-elemento, se la legilo estas Esplorilo 8 (if = se; IE 8 = Esplorilo 8; endif = fino de la kondicho). Aliaj versioj de Esplorilo tamen ignoru tiun p-elementon. Kaj legiloj, kiuj tute ne estas Esplorilo, kompreneble plene ignoras la tuton. Ghi ja estas nura komento!

Mi ne klarigos chi tie detale, kiel funkcias tiaj kondichaj komentoj (tio estas temo iomege komplika) (detalajn klarigojn de kondichaj komentoj oni povas tamen trovi en la Angla Vikipedio.), sed mi tamen montros iom komplikan, sed tre utilan kaj ofte uzindan ekzemplon de tiaj komentoj:

<!--[if lt IE 7]>    <body class="ie6"><![endif]-->
<!--[if IE 7]>       <body class="ie7"><![endif]-->
<!--[if IE 8]>       <body class="ie8"><![endif]-->
<!--[if gt IE 8><!--><body><!--<![endif]-->

Tio estas tute launorma XHTML, kiu konsistas el kvin komentoj kun unu(!) sola komencmarko de body-elemento inter la kvara kaj la kvina komentoj. Esence tiu komplika tuto (kies detalojn oni ne nepre bezonas kompreni) egalas – lau la XHTML-normo – al la jeno:

<!--KOMENTOTEKSTO-->
<!--KOMENTOTEKSTO-->
<!--KOMENTOTEKSTO-->
<!--KOMENTOTEKSTO--><body><!--KOMENTOTEKSTO-->

Sed Esplorilo 6 (kaj pli malnovaj versioj de Esplorilo) kontraunorme – sed utile – tamen traktas tion kvazau ghi dirus la jenon:

<body class="ie6">

Kaj Esplorilo 7 traktas tion kvazau estus la jeno:

<body class="ie7">

Kaj Esplorilo 8 vidas la jenon:

<body class="ie8">

Kaj fine Esplorilo 9 (kaj chiuj estontaj versioj de Esplorilo kaj ankau chiuj aliaj TTT-legiloj) vidas simple la jenon (t.e. la veran launorman XHTML-kodon):

<body>

En la praktiko la body-elemento do ekhavas malsamajn class-atributojn depende de la uzata TTT-legilo. Modernaj legiloj (= Esplorilo 9 kaj chiuj aliaj TTT-legiloj) ricevas body-elementon sen speciala klaso, dum malnovaj versioj de Esplorilo vidas body-elementon kun diversaj klasoj, kiuj indikas la version. Tio ebligas skribi CSS-kodon, kiu efikas diverse depende de la uzata TTT-legilo. Ekzemple jene:

body.ie6 p { width: 32em }
body.ie7 p { width: 33em }
body.ie8 p { width: 34em }
p          { width: 35em }

Esplorilo 6 uzos la larghon 32em por p-elementoj, Esplorilo 7 uzos la larghon 33em, Esplorilo 8 uzos 34em, dum chiuj aliaj legiloj uzos la larghon 35em.

Tio estas unu ebla rimedo kontrau la bedaurinda fakto, ke sufiche multaj homoj ankorau uzas malnovajn TTT-legilojn, kiuj interpretas stilfoliajn regulojn malghuste, kaj kiuj tial povas bezoni aliajn stilregulojn ol modernaj launormaj TTT-legiloj.

Al la sekva leciono