Kiel fari TTT-paghojn

Bildoj k.a. elementoj

En tiu chi leciono vi lernos pri la jenaj elementoj:

• img = bildo
• br = linirompo
• hr = horizontala streko

img: Bildo «

Oni povas enmiksi ankau bildojn en XHTML-paghojn. Por tio oni uzas img-markojn:

La plej grava parto de img-marko estas la src-atributo. Ghi indikas la nomon de bildodosiero. TTT-legilo montras la indikitan bildon anstatau la img-marko (se ghi kapablas montri bildojn, kaj se ghi estas agordita por efektive montri bildojn).

Ankau la dua atributo, alt, estas grava. Ghi enhavas alternativan tekston, kiu uzighas, se la bildo ial ne montrighas, ekzemple se la leganto elshaltis montradon de bildoj, au se li uzas TTT-legilon, kiu neniam montras bildojn. En tiaj okazoj la alt-teksto servu, kiom eble, anstatau la bildo. Oni do elpensu ian tekston, kiu povas, laueble, transdoni la samajn informojn, au servi la saman taskon, kiel la bildo. Se la bildo estas nure ornama au plene ignorebla, oni povas trankvile skribi alt="". Precipe grave estas aldoni alt-tekston, se la bildo estas la sola enhavo de a-elemento. Alie iuj uzantoj eble havos nenion sur kio alklaki, kaj la ligilo povas farighi neuzebla.

Noto: Oni normale ne skribu ekz. “Bildo de mi”, nek la nomon de la bildo, nek ion sensencan kiel “Logotipo” au “Bildo”. Oni skribu ion, kio plenumas la saman rolon kiel la bildo. Se estas ekzemple bildo de domo, oni per la alt-teksto priskribu la domon. Oni ne parolu pri la bildo de la domo, sed rekte pri la domo mem, tiel, kiel oni farus, se oni tute ne povus uzi bildon, sed devus chion esprimi nur per teksto.

img-marko estas t.n. malplena elemento. (Ni jam renkontis meta-elementon, kiu ankau estas malplena.) Tio signifas, ke img-elemento konsistas el unu marko, kiu estas samtempe komenca kaj fina. Rimarku la finan suprenstrekon, /, kiu montras, ke la elemento tuj finighas. (Malplena elemento estas malplena, char ghi ne havas enhavon inter komenca marko kaj fina marko.)

img-elemento povas esti enmiksita en teksto, ekzemple jene:

Jen bildo de io bela:

Bele chu ne?

Baza tabelo

Oni ankau povas aldoni title-atributon kun aldona teksto, kiu kompletigas la bildon per iaj informoj. Multaj TTT-legiloj montras title-tekston, kiam oni musumas sur la bildo. Jen ekzemplo:

Mi estas timema homo

Jen la XHTML-kodo:

Se temas pri grava aldona teksto, oni prefere enmetu ghin kiel ordinaran tekston (ekz. en p-elemento), char title-teksto ordinare montrighas nur se la leganto aparte musumas sur la bildo.

Noto: Iuj legiloj konfuzas alt kaj title montrante alt kvazau ghi estus title (kiam title mankas). Tio ne estas ghusta. alt estu uzata kiam la bildo ne estas montrata, do anstatau la bildo, dum title estas la ghusta atributo por teksto, kiu provizu ion aldonan al la bildo.

Noto: Ankau aliaj elementoj (pli-malpli chiuj) povas havi title-atributon por kompletigaj informoj. Vidu ekzemplojn en la posta leciono pri “Diversaj elementoj”.

Bildadresoj «

Por ke chio ghuste funkciu, necesas, ke la bildo trovighu en la indikita loko, kaj ke la nomo estu ghusta. En la ekzemplo mi skribis simple la nomon de bildodosiero: “bildo-de-mi.png”. Tio signifas, ke la bildo estas en la sama loko kiel la pagho mem en la sama dosierujo en la sama servilo, kaj ke ghi nomighas “bildo-de-mi.png”. Sed oni povas teni siajn bildojn ankau en tute alia loko. Ekzemple povas esti, ke bildodosiero trovighas ene de subdosierujo. Se tiu subdosierujo nomighas “bildoj”, oni skribu jene:

La serchvojo povas esti pli komplika, ekzemple src="../bildoj/bildo-de-mi.png" (iru supren unu nivelon, kaj poste en la dosierujon “bildoj”, kaj tie trovu “bildo-de-mi.png”). Alia ekzemplo: src="/aldonajhoj/bildoj/bildo-de-mi.png" (iru al la plej supra nivelo en la servilo, eniru en la dosierujon “aldonajhoj”, kaj poste en la dosierujon “bildoj”, kaj tie trovu “bildo-de-mi.png”). Oni ankau povas indiki bildon, kiu trovighas en tute alia servilo. Tiam oni devas doni la kompletan adreson kun la nomo de la servilo, ekzemple src="http://www.iuservilo.org/aldonajhoj/bildoj/bildo-de-mi.png".

Adresoj kiel "bildo-de-mi.png", "bildoj/bildo-de-mi.png" kaj "../bildoj/bildo-de-mi.png", estas ekzemploj de relativaj adresoj. Ili montras la lokon de la bildo relative al la loko de la XHTML-pagho.

Adresoj kiel "/aldonajhoj/bildoj/bildo-de-mi.png", kaj "http://www.iuservilo.org/aldonajhoj/bildoj/bildo-de-mi.png", estas ekzemploj de absolutaj adresoj. Ili montras la lokon de la bildo rekte.

Kiam vi alshutas TTT-paghojn al servilo (per FTP-programo), ne forgesu alshuti ankau la bildojn, kiujn vi uzas en viaj paghoj.

Noto: Se oni uzas specialajn programojn, kiuj kreas la (X)HTML-kodon automate, oni surprize ofte ekhavas problemojn pri bildoj (kaj similaj aldonaj dosieroj), char iuj tiaj programoj fushas la adresojn de la bildoj. Ne malofte okazas, ke tia programo skribas lokan adreson, kiu rekte referencas al certa dosierujo en la loka komputilo per adreso, kiu neniel povas poste funkcii en TTT-servilo. Prefere vi chiam skribu la XHTML-kodon mem per tekstoredaktilo. Tiam vi evitas tiajn stultajn problemojn. Sed se vi tamen uzas tian helpoprogramon, memoru chiam kontroli tiajn adresojn.

Noto: Vindozuloj aparte atentu, ke en tiaj chi adresoj oni ne uzu malsuprenstrekojn, \, sed chiam suprenstrekojn: /. Oni do skribu ekzemple src="../bildoj/bildo.jpg" (nepre ne src="..\bildoj\bildo.jpg").

br: Linirompo «

Simplajn linirompojn la TTT-legiloj ignoras:

Jen iom da teksto.
Jen teksto sur nova linio.
Jen teksto sur ankorau unu linio.

Metu tiun kodon en XHTML-paghon, kaj poste rigardu per TTT-legilo. Vi vidos, ke la legilo prezentas chiujn tri liniojn kiel unu, ignorante la linirompojn.

Noto: TTT-legiloj ankau ignoras troajn spacetojn. Ekzemple ne gravas chu inter du vortoj estas unu, du, tri, kvar au ech pli da spacetoj. TTT-legiloj montras chiuokaze nur unu normalan intervortan spacon. La legiloj same traktas ankau tabojn (tabeligajn signojn), kiuj montrighas tute same kiel spacetoj. Efektive linirompo, tabo kaj spaceto estas por TTT-legiloj tute egalaj. Ankau ne gravas, kiom da tiaj blanksignoj oni metas ekzemple inter du p-elementoj.

Se oni volas, ke en iu loko estu linirompo, kiun la TTT-legiloj ne ignoros, oni devas uzi br-elementon:

Jen iom da teksto.

Jen teksto sur nova linio.

Jen teksto sur ankorau unu linio.

Provu tiun kodon anstataue. Vi vidos, ke la TTT-legilo aldonas linirompojn en la indikitaj lokoj.

Se vi bone atentis tion, kion mi skribis en la leciono “Kio vere estas XHTML?”, vi eble iom surprizighis, ke ekzistas br-markoj. Rompado de linioj shajnas esti tia prezenta detaleto, pri kiu oni ne zorgu en XHTML. Efektive br-elementoj estas iom suspektindaj. Normale, kiam oni pripensas uzi br-elementon, temas logike pri nova alineo, kaj oni prefere uzu p-elementojn: Anstatau
oni finu la alineon per
, kaj komencu novan alineon per
. Eble oni ial ne deziras, ke la legiloj montru spacon inter tiuj du alineoj, sed tio estas afero de prezentado, kaj pri tio oni poste zorgu per CSS. Alifoje povas esti, ke vere temas pri listo, kaj por tio oni uzu ul-elementon au ol-elementon. Nur en malmultaj tre specialaj okazoj br-elementoj estas la ghusta elekto. Unu ekzemplo estas poemoj. Estas tute en ordo meti br post linio de poemo.

hr: Horizontala streko «

Alia malplena elemento estas la elemento hr, kiu reprezentas horizontalan strekon. Tia streko montras dividon, limon, inter du sekcioj:

Jen alineo.

Jen alia alineo.

Provu tiun kodon en TTT-legilo. Vi vershajne vidos, ke la legilo prezentas horizontalan strekon.

Efektive hr estas, same kiel br, iom suspektinda elemento. Ofte estas preferinde uzi CSS-on por laubezone krei similajn strekojn inter sekcioj. (Oni povas krome demandi sin, kian sencon hr-elemento havas en vochlegilo.) Normale la diversaj titoloj, h1, h2, h3 k.t.p. sufichas por indiki, kie komencighas nova sekcio, sed en iaj specialaj okazoj aldona indikado pri dividado de la materialo povas esti bezonata, kaj tiam hr povas esti tauga ilo. (Eble vochlegilo povas indiki tian sekcilimon per aparte longa pauzo.)

Iom pli pri malplenaj elementoj

Chiuj tri elementoj klarigitaj chi-antaue, img, br kaj hr, estas malplenaj elementoj. Tiaj elementoj havas finan suprenstrekon, /, en la komenca (kaj sola) marko. Chi-antaue mi skribis tiujn suprenstrekojn chiam kun antaua spaceto: ,

. Efektive tia spaceto lau la reguloj de XHTML tute ne estas bezonata, kaj efektive signifas nenion. La reguloj tute permesas skribi ankau jene: ,

. Iuj tre malnovaj legiloj konfuzighis, se oni ne skribis tian spaceton, kaj siatempe estis rekomendinde chiam aldoni la spaceton. Sed lau miaj esploroj la lasta TTT-legilo, kiu havis problemojn pri tiaj suprenstrekoj, estis “Netscape 4”, kaj tiu TTT-legilo nun estas praktike tute formortinta.

Iafoje povas okazi, ke elemento, kiu normale ne estas malplena, tamen ne havas enhavon. Eble oni havas alineon sen teksto:

. La reguloj de XHTML principe permesas tiam skribi simple
au
(kun au sen spaceto), sed malnovaj legiloj tion tute ne komprenas, kaj tial oni chiam skribu

. Aliflanke alineo sen enhavo estas sufiche sensenca afero, kaj tial plej bone estas simple forigi tiajn sensencajn p-elementojn.

Al la sekva leciono