HTML5

HTML5 estas nova versio de la hiperteksta marklingvo HTML. Ghi estas pluevoluigo kaj de HTML 4 kaj de XHTML, kunigante ambau en unu novan normon, aldonante tre multajn novajhojn. HTML5 estas ankorau (en Junio 2011) iom eksperimenta, sed ghi estas tamen jam nun tute bone uzebla praktike. Multaj TTT-ejoj, interalie tiu chi, jam uzas ghin.

HTML5 estas kunlabore ellaborata de la du organizoj WHATWG (“Web Hypertext Application Technology Working Group” = “Laborgrupo pri TTT-a Hiperteksta Aplikajha Tehhniko”) kaj W3C (“World Wide Web Consortium” = “Konsorcio de la Tut-Tera Teksajho”). La laboro komencighis en 2004 kaj ankorau dauras.

La chi-postaj klarigoj postulas iom da antauscioj pri malnova HTML au malnova XHTML. Se vi konas nur malnovan HTML-on, sed ne XHTML-on, vi povas chi tie rapide ekkoni la plej gravajn diferencojn inter HTML-a sintakso kaj XHTML-a sintakso.

La chi-tieaj klarigoj estas verkitaj por paghokreantoj. La HTML5-normo enhavas ankau multajn aferojn, kiuj koncernas precipe kreantojn de TTT-legiloj. Tiuj partoj estas chi tie ignorataj.

Tiu chi pagharo pri HTML5 ankorau ne estas finverkita, sed ghi jam enhavas sufiche detalajn klarigojn pri la plej gravaj kaj (lau mi) plej interesaj partoj.

Jen listo de shanghoj en tiu chi pagharo pri HTML5.

Malnova HTML ne mortis

HTML5 neniel nuligas la validecon de la ghisnunaj formoj de HTML. La malnova marklingvo, en chiuj siaj variantoj, longe restos plene uzebla, kaj neniu verkanto de HTML-paghoj estas iel ajn devigata transiri al la pli moderna versio HTML5. La organizo WHATWG, kiu ellaboras HTML5-on kune kun W3C, ech distancighis de la ideo pri diversaj versioj de HTML, nun anstataue parolante pri unu sola, sed daure evoluanta marklingvo HTML.

Ja mortis XHTML 2

Inter 2002 kaj 2006 W3C laboris pri nova versio de XHTML, kiun oni nomis XHTML 2.0. Tiu versio celis esti tre diferenca de la antauaj versioj de XHTML kaj HTML. En 2009 W3C tamen decidis fini tiun projekton. XHTML 2.0 neniam estis finita, kaj ghi neniam estis praktike uzata, nek uzebla. Anstataue W3C decidis, ke HTML5 estas la ghusta vojo por la estonta evoluo de la hiperteksta marklingvo HTML.

Du au tri formoj de HTML5

Oni povas uzi HTML5-on en du - au ech tri - manieroj: Oni povas sekvi la sintaksajn regulojn de HTML, au oni povas sekvi la sintaksajn regulojn de XML. En la lasta okazo oni parolas pri XHTML5. La diferencoj inter la du sintaksoj tamen ne estas tre grandaj. Temas kvazau pri du dialektoj de unu sama lingvo. La diferencoj ech estas tiel malgrandaj, ke oni povas krei paghojn, kiuj samtempe obeas ambau sintaksojn. Tiam oni parolas pri poliglota HTML5. Chi tie mi klarigos precipe la poliglotan aliron, kiun mi mem antaue aplikis en tiu chi TTT-ejo. Do, kiam mi chi-poste skribos "HTML5", mi fakte plej ofte celas poliglotan HTML5. Mi ne traktos chiujn fajnajhojn kaj harfendajhojn, sed provos resti che praktikaj kaj konkrete uzeblaj aferoj.

Kiam servilo sendas al TTT-legilo HTML-paghon, ghi devas unue anonci al la TTT-legilo, en t.n. HTTP-chapo, kiaspecan dokumenton ghi sendos. Ghi tiam au deklaras, ke temas pri text/html, au ghi deklaras, ke temas pri application/xhtml+xml. Samtempe ghi povas/devas montri ankau, kiu signokodo (charset) estas uzata en la HTML-pagho:

Content-type: text/html; charset=UTF-8
Content-type: application/xhtml+xml; charset=UTF-8

La unua varianto estas por HTML-sintaksa HTML5, dum la dua estas por XHTML5. Se oni verkas poliglotan HTML5-kodon, oni povas uzi iun ajn el la du MIME-tipoj. Plej praktike estas uzi la MIME-tipon text/html, kiun scias trakti praktike chiuj TTT-legiloj, kaj novaj kaj malnovaj. La signokodo de poliglota HTML5 devas esti UTF-8.

En la pagho Simpla HTML5 mi klarigos, kiaj ebloj de simpligado ekzistas, se oni rezignas pri chia kongruo kun XML.

Al la sekva parto, “Baza dokumento”