Roko kaj Popo

Enkonduko

Roko kaj Popo enhavas chefe vortojn pri la popularmuzikaj stiloj roko kaj popo, sed ankau jhazo, Latin-Amerika muziko kaj folklora muziko estas traktataj, kaj ech arta (“klasika”) muziko estas tushata. Ian kompletecon oni tamen atendu nur pri roko kaj popo.

Moderna populara muziko estas tre dependa de teknikajhoj, kaj tial enestas multaj teknikaj vortoj necesaj por muzikistoj kaj auskultantoj.

Por chiu termino estas por maksimuma klareco ankau donita la responda Angla termino, char en roko, popo kaj jhazo plej multaj internaciaj vortoj estas Angladevenaj.

En multaj difinoj de muzikstiloj menciighas kelkaj tipaj monde konataj artistoj (foje ankau muzikpecoj) por helpi identigi la koncernan stilon.

Populara muziko estas tre bunta kaj rapide shanghighanta kampo. Novaj stiloj aperadas senchese. Tial tiu chi terminaro neniam povus esti kompleta. La chi-tieajn Esperantajn nomojn de stiloj (kaj aliaj aferoj) oni rigardu kiel ekzemplojn. Se oni volas paroli ekz. pri aliaj stiloj, oni ne hezitu krei Esperantajn nomojn por ili lau la modeloj en tiu chi verko.

Iuj terminoj havas ankau ne-muzikajn signifojn, kiuj tamen estas ignorataj en la difinoj. Ekzemple kapo aperas nur kiel parto de instrumento. Che lineo mi klarigas nur la novan muzikteknikan signifon, kaj preterpasas la originan telekomunikan signifon.

Mi aparte dankas al la sekvaj Esperantistoj, kiuj donis multajn valorajn konsilojn kaj proponojn: Michael ENGLUND, Jan EXMANN, Flávio FONSECA, Kim HENRIKSEN, Borje LUND, Andreo MARSHALL, Arnau TORRAS, Simono PEJNO.

Klarigoj de simboloj

ekz. ekzemple
k.s. kaj simile, kaj similaj
k.t.p. kaj tiel plu
prefere uzu
= havas la saman signifon kiel
[...] ekzemplaj kunmetajhoj kun la aktuala kapvorto
{...} ekzemplo de muzikpeco