PMEG 2024
39.2.26. TELE
Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo “longdistanca”: telefono, telegrafo, telekinezo, teleskopo, televizio.
Vera prefikso «
“Longdistance (per ia tehhniko), per longdistanca komunikilo”. Tre ofte uzata kiel vera prefikso: vidi → televidi = “vidi per televizio”, komuniki → telekomuniki = “komuniki longdistance per ia tehhniko”, objektivo → teleobjektivo = “fotografa objektivo por longa distanco”, regilo → teleregilo = “ilo por regi aparaton de distanco”, tajpilo → teletajpilo = “telegrafia tajpilo”, kopii → telekopii, acheti → teleacheti, lerni → telelerni. TELE estas tre bezonata en la moderna mondo. Oni senhezite uzu ghin.