PMEG 2024

39.2.6. BIO

Eksprefikso kun la signifo “vivo” au “vivanta estajho”: biografio, biologo, biopsio, biotopo.

Vera prefikso «

Iafoje rigardebla kiel vera prefikso en kelkaj modernaj vortoj: hhemio biohhemio = “hhemio de vivantaj estajhoj”, fiziko biofiziko = “biologia fiziko”, industrio bioindustrio = “industria bestobredado”, maso biomaso = “maso de vivantaj estajhoj (en unu loko)”, diverseco biodiverseco = “diverseco de vivantaj estajhoj”. La preciza signifo de BIO estas iafoje malklara. Normale temas pri “vivanta estajho”, sed iafoje eble pri “vivo”, “viva proceso” au ech “biologio”. Plej multaj BIO-vortoj ankau povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj.