PMEG 2023

20.1.2. Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj

Ofte oni devas uzi rolmontrilon (N-finajhon au rolvorteton) en kompara esprimo kun kiel au ol. Ghenerale oni uzu rolmontrilon, se estas rolmontrilo en la plena subfrazo, al kiu respondas la kompara esprimo. Iafoje oni povas diversmaniere vortumi la klarigan esprimon sen shanghi la efektivan sencon, kaj tiam povas esti same bone uzi au ne uzi rolmontrilon.

Komparoj kun kiel «

  • Karlo uzas siajn manojn kiel magiisto.Karlo uzas siajn manojn tiel, kiel magiisto uzas siajn manojn. En la plena subfrazo la vorto magiisto estas subjekto, kaj tial ne havas rolmontrilon. Sekve ankau en la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel magiisto sen rolmontrilo.

  • Karlo uzas sian manon kiel martelon.Karlo uzas sian manon tiel, kiel oni uzas martelon. En la plena subfrazo la vorto martelon estas objekto, kaj havas tial N-finajhon. Sekve ankau en la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel martelon kun N-finajho.

  • Karlo batas per sia mano kiel per martelo.Karlo batas per sia mano tiel, kiel oni batas per martelo. En la plena subfrazo la vorto martelo estas ila komplemento, kaj tial havas la rolvorteton per. Sekve ankau en la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel per martelo.

  • Vin solan mi fidis, kiel honesta homo....tiel, kiel honesta homo fidas. La efektiva senco tamen povas esti pli proksima al: ...char mi estas honesta homo. Vidu chi-poste la klarigojn pri kiel por rolo, funkcio k.s.

  • Vin solan mi fidis, kiel honestan homon.Rz.38...tiel, kiel oni fidas honestan homon. La efektiva senco tamen povas esti pli proksima al: ...char vi estas honesta homo.

  • La [...] vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn.FE.42...lerni tiel, kiel oni lernas simplajn vortojn.

  • Chu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?Gn.34...tiel, kiel oni agas kun publikulino.

  • La kovrilpagho de via revuo baldau atingos simile altan nivelon kiel la ceteraj paghoj....simile altan nivelon kiel tiu nivelo, kiun atingis la ceteraj paghoj.

  • Ghia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj.FE.27...tia sama, kia ghi estas en la aliaj lingvoj.

  • Ghiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel che la unua pordego.Jhh.40...la saman mezuron, kiun havis la kolonoj kaj portikoj che la unua pordego. Se oni diras anstataue kiel la unua pordego, la senco farighas alia, =  ...la saman mezuron, kiun havis la unua pordego.

  • Ghi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj.FA1.5...tiel grandajn, kiel du tasoj estas grandaj.

  • Viandon li donas al mi tiel malmolan kiel trabo.Rz.29...tiel malmolan, kiel trabo estas malmola.

  • Li posedis du okulojn [tiel] klarajn kaj helajn kiel profunda akvo.FA4.210...tiel klarajn kaj helajn, kiel profunda akvo estas klara kaj hela. Se oni diras kiel profundan akvon, la senco shanghighas: = ....tiel, kiel li/oni posedas profundan akvon.

  • Skulptu al vi du shtonajn tabelojn [tiajn] kiel la unuaj [tabeloj].Er.34...du shtonajn tabelojn tiajn, kiaj estis la unuaj tabeloj. Se oni diras kiel la unuajn, la senco farighas alia: ...tiamaniere, kiel vi skulptis la unuajn tabelojn.

  • Shi manghas tropikajn fruktojn (tiajn) kiel mangoj kaj ananasoj.Shi manghas tropikajn fruktojn tiajn, kiaj estas mangoj kaj ananasoj. Mangoj kaj ananasoj estas ekzemploj de tiu speco de fruktoj, kiujn shi manghas. Povas esti, ke shi ne manghas ghuste tiujn du fruktojn. Sed ankau kiel mangojn kaj ananasojn esta ebla. Tiam la senco estas maniera: Shi manghas tropikajn fruktojn tiamaniere, kiel oni/shi manghas mangojn kaj ananasojn.

  • Mi faros vian chielon [tia] kiel fero kaj vian teron [tia] kiel kupro.Lv.26...tia, kia estas fero ...tia, kia estas kupro.

Komparoj kun ol «

  • Elizabeto batas la najlon pli forte ol Sofio.Elizabeto batas la najlon pli forte, ol Sofio batas la najlon. En la plena subfrazo la vorto Sofio estas subjekto, kaj tial ne havas rolmontrilon. Sekve ankau en la simpla kompara ol-esprimo estu kiel Sofio sen rolmontrilo.

  • Elizabeto batas la najlon pli forte ol Sofion.Elizabeto batas la najlon pli forte, ol shi batas Sofion. En la plena subfrazo la vorto Sofion estas objekto, kaj havas tial N-finajhon. Sekve ankau en la simpla kompara ol-esprimo estu kiel Sofion kun N-finajho.

  • Elizabeto batas la najlon pli forte per martelo ol per shtono.Elizabeto batas la najlon pli forte per martelo, ol shi batas ghin per shtono. En la plena subfrazo la vorto shtono estas ila komplemento, kaj tial havas la rolvorteton per. Sekve ankau en la simpla kompara ol-esprimo estu ol per shtono.

  • Li amos sian landon pli ol chiuj aliaj landoj....pli ol chiuj aliaj landoj amos lian landon.

  • Li amos sian landon pli ol chiujn aliajn landojn.L1.201...pli ol li amos chiujn aliajn landojn.

  • Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.FE.18...amas lin pli, ol li amas sin mem.

  • Tie la suno lumis multe pli hele ol che ni.FA1.51...pli hele ol ghi lumas che ni.

  • Lecionojn li shatis pli ol promeni en la arbaro. La ol-esprimo lausence estas objekto, sed ghia chefvorto, promeni, ne akceptas N-finajhon. Se oni anstataue uzas O-vorton, ghi devas havi N-finajhon: Lecionojn li shatis pli ol (li shatis) promenadon en la arbaro.

  • En la sekvanta semajno la knabineto la unuan fojon sidis pli ol tutan horon.FA3.69...sidis pli (longe) ol sidi tutan horon.

  • Lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ekzistas.FK.289...ion, kio estas pli bona ol tio, kio jam ekzistas.

  • Mi havas alian proponon ol la jhus prezentita (propono)....proponon, kiu estas alia ol la jhus prezentita propono.

  • Tiuj chi shuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.BV.79...al neniu alia ol estas Clemency Newcome. Chi tie oni ankau povas uzi al en la kompara esprimo: ...ol (aparteni) al Clemency Newcome.

  • Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto.FA3.144...pensi pri io alia, ol pensi pri sia ama aflikto. Au ol lia ama aflikto...pensi pri io, kio estas alia, ol lia ama aflikto. Rimarku, ke estas sia en la unua varianto, sed lia en la dua.

  • Antono devis pripensi ion alian ol sian aman aflikton / ol lia ama aflikto....pripensi ion alian, ol pripensi sian aman aflikton. / = ...pripensi ion, kio estas alia, ol lia ama aflikto.

Pli ol kaj malpli ol kiel nuancilo «

Iafoje pli ol au malpli ol rolas kiel nuancilo de vorto au esprimo en maniero, kiun oni apenau povas klarigi per subfrazo. La tuto estas kiel unu bloko. Oni uzas au ne uzas rolmontrilojn, kvazau (mal)pli ol tute ne cheestus:

  • Al liaj malpaciencaj demandoj shi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono malkontenta.M.163

  • Vi estas pli ol beleta, vi estas bela!FA2.98

  • Ni havas plenan nombron da laboristinoj, ech pli ol plenan nombron.M.183

  • Al Kristino estas bone, ech pli ol bone.FA3.91

  • Gaje li kantadis malnovajn melodiojn kaj pafadis kaj bataladis, kvazau li estus pli ol homo.FA2.111

Ofte temas pri nuancado de nombro au kvanto. Legu pri tio en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj.

Mem-komparoj «

Iafoje oni komparas du priskribojn de unu sama afero. Se la du priskriboj estas A-vortaj, kaj se ambau estas rektaj priskriboj de la sama O-vorto, kaj se tiu O-vorto havas N-finajhon, tiam ambau A-vortoj havu N-finajhon:

  • Karlo havas domon same altan kiel larghan. La alteco de la domo egalas al la largheco de la domo.

  • Karlo havas domon pli altan ol larghan. La alteco de la domo superas la larghecon de la domo.

Komparo kun verbo «

Iafoje kompara kiel-esprimo rilatas al verbo (kaj aliaj frazpartoj, kiuj apartenas al tiu verbo):

  • Elizabeto kolektas poshtmarkojn kiel hobio.Elizabeto kolektas poshtmarkojn hobie. La kolektado de poshtmarkoj estas hobio por shi. Rimarku, ke la kiel-esprimo ne rilatas al la vorto poshtmarkojn, sed al la verbo kolektas (au pli ghuste al la tuta verba esprimo kolektas poshtmarkojn). Tial oni ne diru ...kiel hobion, char tio signifus, ke la poshtmarkoj estas hobio, au ke Elizabeto kolektas poshtmarkojn tiel, kiel oni kolektas hobion.

  • Kiel provo eltrovi la veron, mi aranghis por li ruzan kaptilon. Ne la kaptilo estis provo, sed la aranghado de la kaptilo.