PMEG 2023

9.3. Pli ol unu difinilo

Iafoje oni bezonas du difinilojn por montri la celitan sencon. Jen kelkaj ekzemploj:

  • El chiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.FE.10

  • Pri chiuj viaj tri demandoj mi donis al vi nur mian personan opinion.LR.139

  • Ambau shiaj brakoj estis levitaj.FA1.154

  • Mi vidis ghin en la spegulo per chi tiuj miaj propraj okuloj.Rt.93

  • Chiuj tiuj konkludoj prezentas produkton de la simpla kaj severa logiko.FK.296

  • La infanoj ne povis sidi sur la seghoj, char chiuj ties kruroj [la kruroj de la seghoj] estis rompitaj.

  • La infano ne povis uzi la biciklon, char ambau ties radoj estis difektitaj.

Ordinare en tiaj okazoj eventuala poseda difinilo (poseda pronomo au tabelvorto je ES) aperas laste, do normale chiuj iliaj (malofte iliaj chiuj). Sed kies tamen ordinare aperas unue, se ghi iafoje kuniras kun alia difinilo: mi [...] gloras la Reghon de la chielo, kies chiuj faroj estas veraj.Dn.4 (Chiuj liaj faroj estas veraj.)

Ofte oni uzas anstataue vortumon kun la rolvorteto el: chiuj el miaj infanoj, chiuj el viaj tri demandoj, chiuj el tiuj konkludoj, chiuj el ties kruroj k.s.

Oni tamen ne uzu la kune kun alia difinilo: ne *la miaj amikoj*, sed miaj amikoj, ne *la chiuj homoj*, sed chiuj homoj. Sed tiuj infanoj estas la miaj ja estas uzebla, char tie miaj aperas sen O-vorto, kaj tial ne estas traktata kiel difinilo.