Seksa signifo de vortoj kaj radikoj en Esperanto

Atentu: La enhavo de tiu chi pagho estas iom malnova, kaj ghia enhavo jam delonge aperas ankau en PMEG en pli ghisdata formo. Prefere legu anstataue la tekston en PMEG.

Enkonduko

Ekzistas en Esperanto tre multaj radikoj kaj O-vortoj por homoj kaj bestoj. Oni povas dividi ilin en tri grupojn:

  • Virseksaj radikoj
  • Inseksaj radikoj
  • Sekse neutraj radikoj

La aparteno al tia grupo estas afero de la propra signifo de chiu unuopa radiko, kaj ne estas io gramatika au principa. La signifo de chiu ajn radiko Esperanta estas arbitra kaj aparte lernenda - same kiel en aliaj lingvoj.

El la tri grupoj la neutra estas sendube la plej granda. Ghi estas nefermita klaso, kiu daure akceptas novajn membrojn. La vira grupo estas multe pli malgranda, kaj estas pli fermita. La ina grupo estas la plej malgranda. Eventuale ghi povas akcepti pliajn membrojn.

Sekvos chi tie sufiche detala inventaro de la Esperanta provizo de homaj kaj bestaj radikoj. Enestas kaj oficialaj kaj ne-oficialaj radikoj. Enestas kelkaj radikoj, kiuj estas ekstreme maloftaj au specialaj. Inkluzivado en la listoj ne esprimas ian opinion pri la taugeco de la koncernaj radikoj. Temas nur pri fiksado de iliaj signifoj. Post la listoj sekvas gravaj komentoj kaj nuancigoj.

La klasado spegulas la uzon kaj preferojn de Bertilo kaj diversaj aliaj Esperantistoj, kun kiuj Bertilo konsilighis. Ghi neniel pretendas esti io perfekta au deviga por aliaj. La lingvo estas chi-kampe neunueca, kaj ne ekzistas ia simpla vero pri chiuj chi tiaj radikoj.

Kompreneble chi tie temas nur pri Esperanto kaj Esperantaj vortoj. En aliaj lingvoj estas alie, kaj iliaj respondaj vortoj povas havi aliajn signifojn kaj uzojn rilate sekson.

Inventaro

  • Viraj radikoj:
    • Diversaj evidente viraj radikoj: viro, sinjoro, fraulo, knabo, bubo, ghentlemano, masklo, ghigolo, inkubo, eunuko.
    • La sufikso -chj-.
    • Familiaj radikoj (minus la ghenerala parenco): patro, frato, filo, avo, nepo, nevo, onklo, kuzo, fiancho, edzo, vidvo, konkubo...
    • Nobeloj kaj similaj altranguloj (minus la gheneralaj nobelo, vasalo kaj suvereno): regho, caro, princo, kavaliro, grafo, duko, lordo, markizo, barono, senjoro, suzereno, siro, shaho, mikado, emiro, shoguno, daimio, samurajo.
    • Kelkaj religiuloj: monahho, abato, papo, rabeno, imamo.
    • Specialaj virbestaj radikoj: tauro, okso, kapono, stalono, boko.
  • Inaj radikoj:
    • Evidente ina: femalo.
    • La sufiksoj -in- kaj -nj-.
    • Diversaj inaj radikoj: damo, matrono, primadono, furio, amazono, gorgono, nimfo, sukubo, megero, almeo, putino, meretrico, hetajro, gejsho, begino, madono, sireno, muzo, parco, subreto.
    • Specialaj radikoj por inseksaj bestoj: guno, pulardo.
  • Sekse neutraj radikoj:
    • Gheneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, birdo, insekto, fisho, homo, persono, infano, orfo, adolto, idioto, albino, animalo...
    • La sufiksoj -ul-, -ist-, -an-, -estr- kaj -id-.
    • Participoj kun O-finajho: ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito, ...oto.
    • Chiuj bestospecioj: kato, leono, tigro, pantero, linko, chevalo, azeno, zebro, hundo, lupo, vulpo, koko, ansero, pasero, alaudo, struto, ezoko, moruo, rajo, formiko, araneo, musho, moskito, kulo...
    • Diversaj ne-familiaj homaj rilatoj: amiko, kolego, gasto, najbaro, membro, chefo, kamarado, kompano...
    • Profesioj kaj diversaj homaj roloj (minus multaj jam menciitaj chi-antaue): piloto, advokato, aktoro, sekretario, kelnero, tajloro, shoforo, kirurgo, geografo, redaktoro, vakero, studento, emerito, prolet(ari)o, sklavo, mastro, majstro, moshto, prezidento, diktatoro, ministro, veziro, nobelo, vasalo, suvereno, demokrato, adepto, dischiplo, turisto, vagabondo, fripono, bandito, pirato, heroo, martiro, atleto, pasaghero, viktimo...
    • Militistoj: soldato, oficiro, kaporalo, leutenanto, kapitano, majoro, kolonelo, generalo, marshalo, admiralo, adjutanto, hetmano...
    • Diversaj religiuloj: pastro, episkopo, kardinalo, anakoreto, cenobito, diakono, apostolo, katoliko, bikshuo, bonzo...
    • Gentoj, landanoj, rasoj k.s.: Anglo, Svedo, Ruso, Japano, Chino, Arabo, Cigano, Eskimo, Lapono, Negro, Judo, Hebreo, Apacho, Ghermano, Slavo, Teutono, Franko, Goto, Sakso, indigheno, autoktono...
    • Supernaturaj kaj fabelaj estajhoj: dio, diablo, anghelo, feo, elfo, koboldo, trolo, gnomo, ogro, fantomo, vampiro, demono, dajmono, silfo, genio, nikso, ghino, kerubo, serafo...

Komentoj

Che multaj radikoj la uzado bedaurinde estas hezita au miksa, kaj niaj vortaroj donas difinojn, kiuj ne chiam klare montras, chu temas pri speco de homo/besto, speco de viro, au speco de ino. Tiu chi prezento estas intencita kiel eta kontribuo al eventuala malpliigo de tiu strange kaosa situacio.

La celo ne estas kontraubatalado de seksismo en la lingvo. Tiu temo ja ligighas al chio chi, sed ne temas unuavice pri tio, sed pri ordigado kaj pliunuecigado de iom kaosa vortokampo.

La signifo de radiko ne estas shtone fiksita. La lingvo povas evolui, kaj ankau fakte evoluas kaj shanghighas. Ghenerale estas konsilinde neniel provi shanghi, reformi au modifi la seksan signifon de radikoj, por kiuj la uzado kaj signifo estas stabila kaj klara - tio ja nur pliigus la kaoson! Sed en chiuj okazoj, en kiuj la signifo kaj uzado estas malklara, neunueca au shancelighanta, shajnas konsilinde doni al la radiko neutran signifon. Precipe che profesioj la evoluo de la modernaj socioj chiam pli kreas bezonon de vortoj sekse neutraj.

Multaj sekse neutraj vortoj (ekz. por profesiuloj) estas tradicie, kaj ankorau de multegaj Esperantistoj, uzataj en kvazau-vira maniero: En tia uzo, kiam oni parolas pri certa tia persono, kies sekso estas konata kaj ina, oni rutine aldonas IN-sufikson. Tiel la simplaj formoj de tiaj vortoj praktike funkcias kiel viraj. Sed en multe-nombra formo kaj en okazoj gheneralaj, kiam oni parolas pri persono, kies sekso ne estas difinebla au difininda, tiaj vortoj estas tradicie kaj ankorau uzataj sen seksa signifo.

Tiumaniere oni ne uzas la nepre virajn radikojn, kiuj konservas sian viran signifon ankau en multe-nombro kaj en gheneralecaj frazoj. (Nur en iaj figuraj esprimoj iuj el la familiaj viraj vortoj foje aperas kiel reprezentanto de tuta grupo inkluzive la respondajn inojn: la filoj de Israelo, la nepoj vin benos... Tiam ankau cetere la koncerna vorto estas uzata kun signifo pli vasta ol ordinare: per la filoj de Israelo oni ja ne celas nur liajn efektivajn filojn, sed chiujn postajn generaciojn.)

Multaj Esperantistoj nuntempe permesas al si uzi neutrajn vortojn neutre en chiaj okazoj. Por iuj tia uzo estas ech tiom kutima kaj ordinara, ke ili apenau konscias, ke tio estas io prikomentinda. Estas emfazende, ke tio prezentas nenion esence novan en nia lingvo: Tiaj radikoj kaj vortoj, kaj tia uzo, ekzistas en Esperanto de la plej frua tempo. Tio, kio estas nova, estas draste pliighinta uzo de tiaj vortoj en tute neutra maniero ankau en unu-nombro, kaj ankau kiam temas pri konkreta persono au besto. Sed jam en la plej frua tempo iuj neutraj vortoj uzighis ghuste tiel (homo, infano, persono, viktimo...).

Chiu plene rajtas daurigi la tradician kvazau-viran uzadon de neutraj vortoj, sed chiu ankau rajtas uzadi ilin plene sensekse. La du manieroj uzi la neutrajn vortojn ne vere konfliktas inter si. Ili ambau bazighas sur la propraj signifoj de la koncernaj vortoj, kaj estas ambau tute logikaj kaj konformaj al la reguloj de la lingvo. Temas simple pri personaj preferoj, chu insisti pri sekso au ne. Por iuj personoj sekso ne estas tre nepra kaj grava informero, por aliaj ghi tre ofte estas.

Iuj radikoj montras homan rolon, kiu estas chiam okupata de nur unu el la seksoj, ekz. viroj, kvankam nenio vere malebligas virinon en tia rolo. Tre frapa ekzemplo estas la vorto papo. Sed tio ne nepre signifas, ke la radiko mem estas vira. Por ne senhelpe konfuzi la aferojn necesas chiam memori la distingon inter la seksa signifo de vorto, kaj la sekso de tiu, al kiu vorto referencas. Oni povas facile imagi, ke ekz. religia sekto starigus propran papon, kaj uzus aliajn regulojn, kiuj permesus, ke ankau virino estu papo. Pri tiaj radikoj eblas ankau diri, ke la seksa signifo ankorau ne estas tute klare difinita, char neniam aperis bezono. En la chi-antauaj listoj papo estas tamen klasita kiel vira. Aliaj ekzemploj estas la vortoj soldato kaj pastro. Por tiuj, kiuj konas nur virajn soldatojn kaj nur virajn pastrojn, tiuj radikoj povas shajni per si mem klare viraj, sed en iuj landoj ja ekzistas ankau inaj soldatoj kaj inaj pastroj. En la chi-antauaj listoj soldato kaj pastro estas klasitaj kiel neutraj. Tiaj radikoj ekzempligas la multajn okazojn, en kiuj la klasado estas tre malfacila. La chi-antaua inventaro ne pretendas montri chiudetale perfektan solvon.

Oni nepre memoru, ke ne chiuj radikoj estas dubsencaj au limokazaj. Multaj, vershajne ech plej multaj, el la chi-antaue inventaritaj radikoj havas signifon tute klaran kaj senduban. Sur tiu bazo de stabilaj kaj klaraj vortoj necesas konstrui. Nenio utila estas atingebla per provoj reformi kaj shanghi tiujn partojn de la lingvo, kiuj estas stabilaj kaj klaraj. Utilaj shanghoj kaj modifoj povas koncerni nur radikojn kaj vortojn, kiuj estas nun neklaraj kaj nestabilaj.