PMEG 2024

33.2.6. Forlaso de ke

Kelkfoje oni forlasas ke antau subfrazo:

  • Mi diras al vi, shi ricevos.H.143Mi diras al vi, ke shi ricevos.

  • Li volas iri hejmen, li diris.Li diris, ke li volas iri hejmen.

  • La vetero baldau malbonighos, shajnas.Shajnas, ke la vetero baldau malbonighos.

Forlaso de ke okazas preskau nur en nerekta parolo. Komparu ankau kun komentofrazoj kaj citajhoj.