PMEG 2023

16.5. Vortostumpoj

Iafoje, precipe en skriba lingvajho, oni uzas kaj au alian kunligan vorteton por ligi du au pli da partoj de kunmetita vorto por mallongigi frazon:

  • Ili en- kaj el-iris tre rapide.Ili eniris kaj eliris tre rapide.

  • Tio estas kombinita manghajh- kaj gazet-vendejo....manghajhvendejo kaj gazetvendejo.

  • Li faris multajn erarojn: skrib-, leg- kaj pens-erarojn....skriberarojn, legerarojn kaj penserarojn.

  • Tute mankas sub-tasoj kaj -teleroj....subtasoj kaj subteleroj.

  • Tio estas manghajh- au gazet-vendejo....manghajhvendejo au gazetvendejo.

  • Tio estas manghajh-, sed ankau gazet-vendejo....manghajhvendejo, sed ankau gazetvendejo.

Chi tiaj frazoj estas sufiche nenaturaj. Ghenerale ili estas malkonsilindaj, precipe kiam ili enhavas vortostumpojn sen finajhoj, kio normale ne estas ebla en Esperanto. Chu ekz. manghajh- estas unu vorto? Kiel akcenti ghin? Chu sur la antaulastan vokalon: mánghajh-, au sur la lastan vokalon kontrau la reguloj pri akcento: manghájh-? Oni prefere uzu aliajn rimedojn mallongigi, ekz. jene:

  • Ili iris en la domon kaj el ghi tre rapide.

  • Tio estas kombinita manghajha kaj gazeta vendejo.

  • Li faris multajn erarojn skribajn, legajn kaj pensajn.

  • Tio estas vendejo de manghajhoj, sed ankau de gazetoj.