Persone

Se la cerbo volas

muziko & teksto: Martin

Mi alvenis ghustatempe
Por la granda sensaci’
Steloj brilis firmamente
Kiam shi sidighis apud mi
Kaj shi diris: Chu vi sentas la miraklon de progres’?
Ni lin chiuj povas sekvi, kaj mi diris: Certe jes

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la tempo sufichas
Kaj ghusta vento blovas

Post chiela promenado
Shi revenis al la ter’
Por matenmangh’ kun marmelado
Kaj prudenta malaper’
Kaj shi diris: Nun ni iru chiam supren kaj sen ches’
Ni atingos ajnan celon. Kaj mi diris: Certe jes

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la tempo sufichas
Kaj ghusta vento blovas

Chu ni shargu niajn chakrojn en etera katedral’
Chu ni flugu Siriusen sur delfeno de kristal’

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la mono sufichas
Kaj ghusta vento blovas