Persone

Povus esti simple

teksto: Martin & Bertilo
muziko: Martin

Che kafeja tablo kaj glasoj da bier’
Jhetas ni la vortojn kiel sablon tra l’ aer’
Provas mi diveni per geomanci’
Sed la sablaj vortfiguroj nur respondas tion chi:

Mi shatas shin (jes, mi scias)
Shi shatas min (tiel shajnas)
Povus esti simple, sed estas ne

Hejmen en la nokto, malfrua teregal’
La vero kashas sin malantau la parolvual’
Se vortoj ne rivelos la enigmon de l’ futur’
Mi en la tefolioj serchos gvidon de augur’

Mi shatas shin...

Iam kvazau marionet’
Dancis ajhura siluet’

Je la tria horo shi jam iras for
Restas sola mi kun akompano de auror’
Chu mi shin revidos, mi demandas al la sun’
Chu en shia koro min atendas la fortun’?

Mi shatas shin...