Persone

Pli ol nenio

muziko & teksto: Martin

Petro iris for, kun rompita kor’
Al ajna eksterlando
Por instigi sin, ebriigi sin
Per malmultkosta brando
Nova fresha pagh’, urboj kaj pejzagh’
Shanghighis lau la fervojo
Kaj postlasis li, je chiu trajnstaci’
Pecon de sia malghojo

Al trinkeja strat’, por bona rezultat’
Li sciis kion fari
Kaj che trinkbufed’, kun glas’ kaj cigared’
Li povis sin prepari
Plena je inspir’ kaj vivoeliksir’
Sekvis li la regulojn
Kaj faligis sin, kvazau lau destin’
En malhelajn okulojn

Kara auskultant’, chu pro lia vant’
Nun venu moralajho?
Ke li iru re, ke la solvo ne
Kashighas sub korsajho?
Sed eble post monat’ de ghojosurogat’
Silentighis la krio
Ne pro memkompren’, sed tiu eta ben’
Estas pli ol nenio

(Pli ol nenio, fakte pli ol nenio)