Persone

Nun mallumas ekstere

muziko & teksto: Martin

Nun mallumas ekstere
Ene flagras kandel’
Kaj tra la cerbo kuradas la bildoj
Staras surtable botel’

Mi foliumas senpense
Tra malnova gazet’
Kaj chi-nokte mi certe enuas
En la profunda kviet’

Kial daure shi mankas?
Mi ne volas shin plu
Kial daure mi audas la vochon
Ech en kaoso kaj bru’?

Kaj min mankas la rugho
Kie estas ghi nun?
Ghi ne estis la rugho de fajro
Sed de morta folio en autun’

Mi nur volis komponi
Etan kanton al shi
Sed chi-nokte la vortoj farighas
Stultajhoj au ironi’

Kaj se vi ne kontrauas
Tiam chesas mi nun
Kaj atendos por nova okazo
Je la levigh’ de la lun’...