Persone

Negho dancas

Jen la oficiala balado de Persone.

muziko & teksto: Martin

Negho dancas en la stratoj
jen sezono de mallum’ kaj malfelich’
vi atentu plej singarde
kontrau nokta superstich’
lumigu kandelon
memoru en nokta hor’
mi chiam sopiras al via varma kor’

Kara, gvidu min trankvile
tra la stratoj de malllum’
ghis ni kune ekrigardos
la vizaghon de la sun’

Vento frapas al fenestro
ni shirmighas inter muroj de solec’
serchas lacaj en la songhoj
mondon de alia spec’
sed kara, mi petas
ne fughu al la memor’
mi chiam sopiras al via varma kor’

Kara, gvidu min trankvile
tra la stratoj de malllum’
ghis ni kune ekrigardos
la vizaghon de la sun’

En nokta silento mi revas pri vi
kaj skribas al vi leteron
mi petas vin helpi min trovi la vojon
por serchi la vivmisteron

Kara, gvidu min trankvile
tra la stratoj de malllum’
ghis ni kune ekrigardos
la vizaghon de la sun’

Kara, gvidu min trankvile
tra la stratoj de mallum’
ghis ni kune ekrigardos
la vizaghon de la sun’

Ho kara!
en vintraj noktoj
ni ne estas solaj
iru kun mi

Kara, gvidu min trankvile
en la laborinta nun’
ghis ni kune ekrigardos
la vizaghon de la sun’

Ho kara!
post la mallumo
somero revenos