Persone

Ne estas la komenco sed la fin’

muziko & teksto: Martin

Dum unu minuto
Eble du
Shanghighis “por chiam”
Al “neniam plu”
Kaj vi demandas min: Chu vere estas senc’
Vi plu asertas ke nur estas la komenc’

Forgesu pri fortun’, ne pensu pri destin’
Chu vi komprenas nun
Ne estas la komenco sed la fin’

Subite vi staras
Sen radik’
Kaj ech via frato
Estas malamik’
Vi surprizighas ke vi nun blovighas for
Dum kiel tuta monto pezas via kor’

Chiam reaudighas la malnova tem’
Fidu je neniu, ech ne je vi mem.

Forgesu pri fortun’, ne pensu pri destin’
Chu vi komprenas nun
Ne estas la komenco sed la fin’