Persone

Mia knabino

muziko & teksto: Borje Lund

Shi ne estas la plej gaja knabin’
Ofte trafas shin melankoli’
Shi nek estas la plej bela knabin’
Iom dika estas fakte shi
Ofte pensas shi nur pri si mem
Mankas la konsiderem’
Sed shi estas mia knabino

Shia virto estas malzorgem’
Chion tenas shi en bonmalord’
En diskutoj malgrau kiu tem’
chiam venas ni al malakord’
Nokte dormas shi sur mia brak’
Vekas min per ronka krak’

Sed shi estas mia knabino, mi amas ghuste shin
Mia knabino, mi amas ghuste shin

Mia knabino, mi amas ghuste shin
Mia knabino, mi amas ghuste shin

Kiu volas konsoli min, kiam mi kore plore lamentas
Kiu povas kompreni min, kiam mi diras kion mi sentas
Kiu emas pardoni min, kiam mi agis stulte kaj pentas
Kiu eltenas min, kiam mi estas nur mi mem

Mia knabino, nur shi eltenas min
Mia knabino, mi amas ghuste shin

Mia knabino, mi amas ghuste shin
Mia knabino, mi amas ghuste shin