Persone

Mi ne scias

Kelkfoje ech ni muzikistoj ne konas chiujn respondojn.

muziko & teksto: Martin

Jam la trinkejo fermighis, ni iras tra mallumo kaj pluvo
en mia vivo vi shajnas ankorau kiel fremda figuro
en via vocho kashita dolor’
mi ne respondas, sed turnas min for
kaj silente rigardas al la muro

Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias
Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias

Kaj sur la stratoj malseka asfalto la neonon reflektas
la vojo rektas al hejma protekto, sed la vivo malrektas
pardonu min kara pro mia silent’
sed mi vidis ke ofte turnighas la vent’
kaj chiam la mondo malsame aspektas

Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias
Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias