Persone

Mi chiam kredis ke la koro

muziko & teksto: Martin

Mi chiam kredis ke la koro
Rakontas pri la ver’
Kaj ke mi devus sekvi ghin
Sed ghi rakontis pri amoro
Kaj dolcha amafer’
Kaj plu mensogis pri destin’

Kaj mi renkontis shin hazarde
Post jaro, eble du
Ni kune iris al trinkej’
Kaj ni parolis tiel arde
Ghis en la nokta blu’
Shi diris pli, mi revis plej

Kaj se en ajna land’
Vi serchas vian hejmon
Stokholmo, Samarkand’
Chu gravas, se vi solas?

Per vantaj vortoj elokvente
Tra cigarednebul’
Ni zorge serchis por akord’
Sed pupoj dancas oriente
Kaj brilas en okul’
La lumo de malferma pord’

Kaj se en ajna land’
Vi serchas vian hejmon
Stokholmo, Samarkand’
Chu gravas, se vi solas?

Mi chiam kredis ke la koro
Rakontas pri la ver’
Kaj ke mi devus sekvi ghin
Sed ghi rakontis pri angoro…