Persone

Lasu min songhi

muziko & teksto: Martin

Chu vi memoras pri verda arbar’?
Mi certe mem memoras, char
Dum nokta promeno che la kastel’
Mi tushis shin kashe en la malhel’

En la gharden’ sub folia plafon’
De fora urb’ rulighis son’
La grinco de tramo, de fer’ kontrau fer’
Lasu min songhi pri la somer’

Flustraj mesaghoj en la koridor’
La varma vento tra la kor’
Kaj fine rivel’ de profunda mister’
Lasu min songhi pri la somer’

Trinku, kamarado
Toston al la memor’
Post mallonga tempo ni mem estos for

Chu vi memoras pri sablo kaj lag’
L’auroro de la lasta tag’
La fina rigard’ kaj la malaper’
Lasu min songhi pri la somer’