Persone

La levigho de la lun’

muziko & teksto: Martin

Estas mi kaptita en amasmalliberej’
Mi estas prizonulo de la tago
Mi ne kuraghas movi min
Char en la taga lum’
Montrighas chiu mia ago

Chiu eta movo, chiu pasho sur la strat’
Chiam min observas la okuloj
Kaj kreskas ghis paniko
La malbeno de solec’
Meze de aliaj prizonuloj

Sed je sunomallevigh’
Mi liberighas de la pun’
Kaj ghuas vian amon
Finfine
Je la levigho de la lun’

Chiam chirkaustaras min la muroj de malkash’
Mi estas prizonulo de la tago
Mi ne kuraghas movi min
Char en la taga lum’
Montrighas chiu mia ago

Sed venos tempo, kiam mi rigardas al la sun’
Kaj vidas ghin proksime al la tero
Kaj tiam mi komprenas ke post ne tro longa temp’
Venos ghojo, venos nun vespero

Char je sunomallevigh’...

Kiam la luno brilas tra via fenestro
Li estas la sola kiu rigardas nin
Sed mi bone konas la vizaghon de l’ ghentila noktoestro
Nenion li diros neniel mi timas lin

Char je sunomallevigh’...