Persone
Kvin minutojn antau sunsubir’
muziko & teksto: Bertilo
Fore en apuda chambro sonas ies rid’
Sed ne ghenas min - mi simple ignoras ghin
Plu en jena eta chelo sidas sola mi
Kvin minutojn antau sunsubir’
Ie en la proksimec’ audighas ies plor’
Ne koncernas min - mi simple daurigas ghin
Nur fadeno de mireg’ min ligas al la viv’
Kvin minutojn antau sunsubir’
Kiom ajn da toler’, kiom ajn da infer’
Kiom ajn da babilo pri chio krom pri la ver’
Chiam pli da arog’, chiam pli da delogo
Chiam pli da preparo por lasta mensogo
Vojo al la paradiz’ - senspira paraliz’
Jam prezentas sin, mi dume ignoras ghin
Perplekseco, konsternigh’ - jen lasta mia dir’
Kvin minutojn antau sunsubir’