Persone

Korpo kaj anim’

muziko & teksto: Bertilo

Venas la autun’, la varmo de la sun’
nin lasis tute solaj en la nordo
Kaj en la memor’ restas spuroj de angor’
pro akraj vortoj kaj pro malakordo

Tagoj kaj semajnoj pasas kiel trajno
Jaroj kaj monatoj jam arighis
Kontrau la dezir’ venos horo de forir’
Sed restas ankorau tempo por ni
Kara, mi pensas pri vi!

Vidu min
Mi staras antau vi
Spite al la tim’
Mi daure amas vin
Per korpo kaj anim’

Mi legis en gazet’, pri flugo per komet’
Sed pasis ghi, kaj lasis min surtere
Mi restos tie chi, eble helpos min magi’
Reen al amo reen al vi
Kara, memoru pri mi!

Vidu min
Mi staras antau vi
Spite al la tim’
Mi daure amas vin
Per korpo kaj anim’
Per korpo kaj anim’

Kara, memoru pri mi!

Vidu min
Mi staras antau vi
Spite al la tim’
Mi daure amas vin
Per korpo kaj anim’