Persone

Kio ajn

Mesagho valida por chiuj.
Ankau por tiuj, kiuj ne scipovas fajfi.

muziko: Martin
teksto: Martin & Bertilo

Knabino okulumas kaj invitas vin
Ne kredu, ke signifas, ke vi havos shin
Vi posedas chion nun, kaj vin mankas nul’
Morgau chio estos for pro erarkalkul’.
Gardu vin, amik’

Kio ajn...
Povas okazi - kiam ajn

Tedighas la knabino, shi ne volas plu
Espero vaporighis, via eno estas tru’
Sed havas fundon la abismo, chesos la koshmar’
Spitu al la malespero, vi pluiru char
Sciu vi amik’

Kio ajn...
Povas okazi - kiam ajn

Chu natura legharo, chu dio
Tion fajfu vi nur.
Vivo estas hazardo por ni

Kio ajn...
Povas okazi - kiam ajn