Persone

Kiam amo regas

muziko & teksto: Martin

Mi ne vidis shin dum jaro
Sed hierau shin renkontis en la stratangulo
Shi brakumis min modere
Kaj mi tuj komprenis: Nun shi havas amatulon

Sed chu tio estas kauzo desaponti min?
Chu shi vere perdis emon plu renkonti min?

Kien iru amikeco kiam amo regas?
Kie estas lok’ por mi?
Kien iru amikeco kiam amo regas?
Chu ne estas lok’ por tri?

Ni kuniris lau la strato
Parolante pri nenio per surfacaj frazoj
Amikeco ne eternas
Ghi aperas kaj perdighas tra la vivaj fazoj

Kaj se amo devas gardi kaj protekti sin
Amikeco devas kashi kaj neglekti sin

Kien iru amikeco...