Persone
Jen la hor’
muziko & teksto: Bertilo
Matena urbo min brakumas silente
Mi marshas sola en krepuska malplen’
La kvara horo baldau ighos la kvina
Libere spiras mi en la friska aer’
Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Au nur ghin iom elteni
Se vi nur volas ekvivi - do:
Jen la hor’!
Neniu vidas min, neniu auskultas
Mi tre felichas pro la urba dormem’
Jen haltas mi sur plac’, chirkaue rigardas
Kaj vokas al la mond’: amu min! amu min!
Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Au nur ghin iom elteni
Se vi nur volas ekvivi - do:
Jen la hor’!
Responde sonas nur ekoo
El la tuneloj de l’ metroo
Mi staras en la mez’ de tiu chi mondo
Kaj vivas sur la lim’ de nokto kaj tag’
Tuj kiam la auror’ aperos chiele
Mi devos kashi min de la suna okul’
Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Au nur ghin iom elteni
Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Au nur ghin iom elteni
Se vi nur volas ekvivi - do:
Jen la hor’!