Persone

Ili venos

teksto: Martin & Bertilo
muziko: Martin & Bertilo & Anders

Jen matenas, levighas la sun’
Bonvenigas min la tristo
Per la trajn’ al chiama labor’
Min jam tedas la ekzisto

Ho amiko, chu samas por vi?

Iras hejmen sola sur strat’
Nur albojas min hundoj
Sur la sojlo salutas silent’
En abismo da sekundoj

Ho amiko, min mankas ech plor’

Sed mi scias ke ili venos por mi
Unu belan tagon
Mi ja scias ke ili venos por vi
Porti nin paradizen

Kara frato, mi vokas al vi
Aliflanke de la tero
En la shipo de l’ glora vojagh’
Chu vi estos pasaghero?

Ho amiko, persistu kun mi

Char mi scias...

Jes, mi scias, antau semajn’
Ili devus jam alveni
Certe estis grava kial’
Kaj ni povas plu elteni

Char mi scias...