Persone

Estu chiam

muziko & teksto: Bertilo

En mia kelo loghas viroj sen vizagh’
Mi ilin vidas nur en la mallumo
Sur la shtuparo pasas homoj sen kuragh’
Sen kuragh’, sen kuragh’

En koridoro jen spureto: vinbotel’
Ili ne ordigis bone sian chambron
Mi povus tute bone esti unu el
Unu el, unu el

Estu chiam che mi
Kara restu chiam apud mi
Estu chiam kun mi
Kara restu chiam apud mi
Ghis la fin’, ghis la fin’

Tra la fenestro mi rigardas al la trajn’
Vi povas esti en ghi, sed mi dubas
Mi plu atendas, vi alvenos iam ajn
Iam ajn, iam ajn

Espero estas la vualo de la ver’
Nuboj sen koloro kashas Sunon
Chu estas krim’ deziri iom da tener’?
Da tener’, da tener’

Estu chiam che mi
Kara restu chiam apud mi
Estu chiam kun mi
Kara restu chiam apud mi
Ghis la fin’, ghis la fin’

Estu chiam che mi
Kara restu chiam apud mi
Estu chiam kun mi
Kara restu chiam apud mi
Ghis la fin’, ghis la fin’