Persone

En la spegulo

La sola kantajho, kiu temas pri la problemoj
de alia homo ol ni. Tamen ankau chirkau ni
flugas pigoj, sed ili estas ukrainaj.

muziko & teksto: Martin

Amiko mia lacas, sed sekretas la kial’
Li ploras dum la nokto, cerbumas dum la tag’
Li tenas la rideton chiutage en labor’
Kaj diras al neniu pri la sent’ en sia kor’

Sed en la dormochambro rigardante al spegul’
Li vidas la profundon de la tim’ en la okul’

Helpu min, mi volas for de tiu sento
Vidu min, mi staras sola tie chi
Respondu min, chu iam venos la momento
kiam mi vidas la bluan chielon super mi

Li sidas en silento, apud li senhoma segh’
Li rigardas trafenestre al la falanta negh’
La vivo ne shanghighas, ghi persiste iras plu
Ondante tra la tempo kun impet’ en sia flu’

Sed iam li ech kredis, ke li venis al la fin’
Kiam ploris li feliche en la brakoj de knabin’

* * *

Li kuras sur la stratoj lumigataj de la lun’
La pensoj chirkauflugas kiel pigoj en autun’
Chu devas mi mensogi au rakonti pri la ver’
Chu mi agu lau la sentoj, chu mi fajfu pri fier’

Sed kion ajn mi faras, tamen samas la efik’
Ke chiukaze faros mi malbonon al amik’

Helpu min...