Persone

Du homoj

Tri homoj finas sian albumon,
sed la vivo iras plu.

teksto & muziko: Martin

La songho revenas al mi
neniam disfalas
la bildo klarighas des pli
ju pli mi batalas
hej, mia cerbo tro plenas
impresoj, memoroj, la songhon subtenas

Du homoj sur tero
sub la chiela blu’
tritaga afero
la vivo iras plu

Al nia kashita gharden’
vi nokte konfidis
sed jam en la posta maten’
ghi ne plu validis
hej, mi nenion deziris
krom ke vi konfesu, ni kune sopiris

Du homoj...

La songho revenas al mi
neniam disfalas
la bildo klarighas des pli
ju pli mi batalas
hej, se ni iam revidos
nur preghu, ke pensoj ne ree insidos

Du homoj...