Persone

Chu vi pentas?

muziko & teksto: Borje

Chu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la rekrutad’ vi ja vere vervis
Tiam pensis vi “mi farighos viro”
Rampis kun fier’ tra la kot’ kaj shmiro
Ho! kia malbonshanc’ startas nun milito
Chu surprizighas vi? Ha, kia hipokrito!
Nun pafas vi al land’ kie vi jam estis
Jes, vi vizitis ghin, kaj vi tie festis en la I.J.K.

Chu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la bombatak’ vi ja vere nervis
Nun malamikarme’ venas kun impeto
Saltu el la fosajh’ levu bajoneton
Fimalamiksoldat’ frapas vin altere
Lian indulgon nun petas vi sincere
Kaj li retenas sin kvankam li pikontis
Kaj vi rekonas lin, vi lin jam renkontis en la I.J.K.