Persone
Chu neniam plu
Bertilo insistas, ke estas bluso,
tamen ne en rubuj’...
muziko & teksto: Martin
Mi malfermas la okulojn, jen ankorau unu tag’
La negho falas mole, kaj glacias jam la lag’
Malvarmas, kaj mi frostas, sed plej en mia kor’
Min mankas chiu varmo de kiam vi ekiris for
Chu neniam plu mi tenos vin...
...en miaj brakoj...
Nun vi kushas kun alia, li vin tenas kun fier’
Kaj chiuj miaj revoj kushas mortaj sur la ter’
Kaj kien ajn mi iras rekondukas chiu voj’
Mi ne sciis, ke trovighas tiel multe da malghoj’
Chu neniam plu mi tenos vin...
...en miaj brakoj...
Kio estas am’ por vi? - chu mi devintus scii tion?
Kio estas am’ por vi? - kiel mi scius?
Vi nur iris for de mi - chu devus mi kompreni tion?
Mi ne volas audi pli - char mi tro multe faris jam por
vi!
...jes, por vi...
Kaj chiam dumvespere pasas senespera chas’
de trinkejo al trinkejo por konsolo en la glas’
Kaj kiam pashas che la pordo, kaj iu venas tien chi
mi forturnas min kaj timas, ke eble povas esti vi
Chu neniam plu mi tenos vin...