Persone

Chu al paca cel’?

muziko: Bertilo
teksto: Bertilo & Per Ola

La Urso rampas en la polvo de la ter’
La Aglo shvebas super li en la chiel’
Chu al paca cel’?

Jen fabelo pri Aglo kaj Granda Urs’
kiuj ege kvereladis pri la pac’
Urso timegis pro la beko de la bird’
kaj Aglo terurighis pro la ursungeg’

Aglo loghis alte sur la monta pint’
kaj Urso en profunda kaverneg’
En la spaco regis Aglo super chiu bird’
sur la grundo estis regho Granda Urs’

Sed kreskis la teruro en la bestetar’
Tiraneco ighis tre kutima vort’
Chiu birdo timis punon de l’ aera regh’
La terbestoj suferadis pro la urssubprem’

Oni plendis kaj postulis finon al l’ frenez’
“Mi ne plu povas elteni”!, kriis mus’
Estis manifestacioj de la paserar’
“Ne la ungoj kaj al beko kaj batal’!”

La reghoj ekkomprenis ke maturis temp’
por solvado de la fisituaci’
Ili iris por diskuti pri la problemeg’
sur insulo chirkauita de la mar’

Chiu volis ke l’ alia por la trankvilec’
cedu iom de la akro kaj fier’
sed l’ alia chiam diris ke necesas ja
iomege por protekto de la pac’

Birdo Granda nun proponis ke la Urso tuj
tondu for la ungojn de la dekstra pied’
“Tute bone!”, diris Urso, “se fortondas vi
saman nombron de l’ maldekstra ungegar’”

“Sed memoru pri l’ pigino kaj la acha peg’!”
diris Urso nun en malkontenta ton’
“Chu ne ili estas membroj de la birda klan’?
Ankau ili devus tondi sin, chu ne?”

La peg-ungeg’ - protektas vin - atakas min - La pig-timig’
Blekis Aglo kun aplombo: “Tio estas ja
por diskuti inter vi kaj tiuj du”

La kverelo dauris tagon sur la mara insulet’
ech al la vespera mallumigh’
La postuloj de l’ Baleno ne alvenis char
La diskuto estis fore de la strand’

Tamen fine estis iom da interkonsent’
Reciproka tondado de ungar’
Sed la Urso ekblekegis: “Hej, atendu nun!
Estas granda diferenco inter ni!”

Vi ’stas birdo, mi ’stas urso, povas flugi vi
dum mi rampas en la polvo de la ter’
Mi postulas ke vi tondu ankau plumojn for
Vi ne shvebu en la spaco super mi

Sed Aglo tro fieris pri la spacflugad’
kiu estu garantio kaj protekt’
ke Urso ne havigu novajn ungojn tuj
La diskuto chesis en malamikec’