Persone

Amanda

Amanda laboras en pupteatro. Kiam
tempo venas por dezir’, shi tiras la
fadenojn kaj la pupoj dancas.

teksto: Martin & Bertilo
muziko: Martin

Nun estas jam la tria foj’
Dum tiu chi semajno nur
Ke iras ni sur sama voj’
Chu venos ni al mur’

Chu devas chiu pasho
Nin konduki ghis la fin’?
Chu eblas amikeco
Inter viro kaj virin’?

Amanda!, kion volas vi?
Amanda!, chu same kiel mi?
Amanda!

Kashite kreskas mia mir’
Mi estas eble nur stultul’
Kiam tempo venas por disir’
Ni haltas che la stratangul’

Vi staras chi-apude
Mi sopiras al ektush’
Mi kisas vin survange
Sed neniam sur la bush’

Amanda!...

Mi volas de vi la respondon
Al silenta demando
Kiun mi ne kuraghas demandi al vi
Mi serchas en viaj okuloj
Kaj en via vocho

Amanda!...