Persone
Recenzo de ...sed estas ne
La sekvan recenzon verkis: DJH Kunar:
Persone: ...sed estas ne
(8 titoloj; 28 minutoj)
Kadre de la “Kolekto 2000” aperis la kvara albumo de la Sveda triopo. Kiel la titolo jam aludas, ghi laustile daurigas la antauan verkon “Povus esti simple”, nome per same gitarplena rokmuziko. Atentaj oreloj tamen trovos chifoje iom pli da vario inter la kantoj kaj pli fajnan sonon. Malmola roko spertis gheneralan reviglighon en la malfruaj 1990aj jaroj, do tiu chi albumo povas roli kiel digna reprezentanto de tiu periodo. Denove unu akustika peco rondigas la bildon kaj bone montras la plian talenton de Martin Wiese (elektraj kaj akustikaj gitaroj, chefkantado), Bertilo Wennergren (drumo, harmonia kantado) kaj Anders Grop (elektra basgitaro, harmonia kantado). La tekstoj, grandparte de Martin kaj krome de Bertilo verkitaj, rakontas pri amo, rilatoj kaj la kun tiuj ligitaj krizoj kaj problemoj. Kelkfoje temas pri okulfrapa kaj chiam pri elstara liriko, ofte kun trista au meditema, sed foje ankau kun gaja au revanta tono. Komplete nigrablankaj ilustrajhoj kaj fotoj memorigas pri la malvarma grandurba vivo. Per solida rokalbumo la plej fama Esperanto-rokgrupo montras ke ghi vere meritas tiun titolon. Nura kritikpunkto: La tuto tro mallongas!
Kore salutas via