Persone

Recenzo de En la spegulo

La sekvan recenzon verkis: DJH Kunar:

Persone: En la spegulo

(9 titoloj; 43 minutoj)

Persone estas rokmuzika grupo el Svedio kiu ekzistas ekde 1986. Post la unua albumo la membraro iom shanghighis kaj do “En la spegulo” estis la unua disko kiun Martin Wiese (chefkantado, gitaro), Bertilo Wennergren (drumo, harmonia kantado) kaj Anders Grop (baso, harmonia kantado) kune surbendigis. La origine en 1991 kiel kasedo publikita verko estis reeldonita en 1999 kiel KD. Tial kaj ankau char la plej multaj el ni au ne memoras la tiutempajn artikolojn au tiam ankorau ne estis Esperantistoj mi skribas miajn proprajn impresojn pri tiu albumo.

Kompaktdiskoj estas lau mi pli achetindaj ol kasedoj. Ili ne nur estas pli bonkvalitaj sed ankau pli facile kopieblaj. Mi nun ne volas proponi muzikpiratadon sed atentigi ke mi kiel DJH nek emas kunpreni kasedojn nek originalojn al Esperanto-renkontighoj: La unuajn ne pro ilia pli malalta kvalito kaj malfacila prizorgado en la diskoteko (daure oni devas meti la bendon al la ghusta pozicio), la duajn ne char ili dum longaj vojaghoj kaj dum la diskjhokeado mem facile rompeblas. Tial mi tre ghojas pri la reeldonado de “En la spegulo”.

La albumo enhavas rokan ghis poprokan muzikon. La kantoj temas ofte pri (perdita) amo - nenio eksterordinara tiurilate unue. Sed aliflanke ghis nun ne ekzistas multe da tia muziko en Esperantujo, mi dirus ke ech ne sufiche. Tamen Persone ne bezonas “Esperanto-bonuson” char ili estas ghenerale altkvalita grupo kun bona sono kaj eble iom similas al la famaj anglalingvaj grupoj “U2” kaj “The Police”. Precipe la tekstoj ofte montras elstaran lirikecon kaj enhavas belajn rimojn. Tiu chi albumo ne estas escepto.

Origine mi nur achetis “En la spegulo” pro du kantoj: La fama “Amanda” kaj la belega kaj malrapida “Negho dancas” kiun mi tre shatas uzi por la molaj momentoj en la diskeja nokto. Jam tiuj du bonege montras kiom melodie povas soni nia internacia lingvo. Sed baldau mi malkovris pliajn juvelojn de tiu chi albumo: Ekzemple “En la spegulo”, la titoldona kanto mem, same invitas kunkanti kaj -senti, kaj “Chu neniam plu”, lau Bertila insisto bluso, lau miaj oreloj chiukaze malgaja kaj sentoplena kanto, ech pli movas la koron. Finighas la albumo per plia rapida kaj ankau dancebla peco, “Du homoj”, kiu verke vere majstras. Persone refoje montras chion por kio ili estas konataj: Bonegan tekston kun rilato al la reala (chu esperantista?) vivo, ravigan kantadon kaj melodian rokgitarludadon de Martin, plensonantan bason de Anders kaj drumon kiu estas same malmole batita de Bertil kiel ni mem ofte de la vivo.

Nu bone, kial mi ne nun citas iom de la kantotekstoj kiujn mi tiom shatas? Tutsimple: Se mi volus mencii chiun unuopan linion kiu plachis al mi, mi devus skribi la duonan albumon chi tien! Kaj krome mi pensas ke oni malkovru ilin mem...

Cetere menciendas la bildoj kiujn desegnis Martin Wiese. Ili parte bonege kongruas kun la kantoj, ekzemple bierglaso en kiu legeblas la vorto “konsolo” akompanas “Chu neniam plu”.

Oni ne shatos tiun albumon char ghi estas simpla facile auskultebla muziko sed char oni estas kormovita de ghi. Oni ne amos la tekstojn char ili estas surprize novaj sed char ili trafe rakontas pri ajhoj nur tro bone konataj kaj mem spertitaj.

Kore salutas via

DJH Kunar (Gunnar R. Fischer)