Landoj kaj lingvoj de la mondo
Notoj
Notoj pri regionoj «
-
Australio konsistas el la shtatoj kaj internaj teritorioj “Australia Chefurboteritorio”, “Kvinslando”, “Nordteritorio”, “Nova Sud-Kimrujo”, “Okcident-Australio”, “Sud-Australio”, “Tasmanio” kaj “Viktorio”. Dependaj de Australio estas “Herda kaj Makdonaldaj Insuloj”, “Kokosinsuloj”, “Kristnaskinsulo”, “Norfolkinsulo”.
-
Al Azerbajghano apartenas la autonoma respubliko “Nahhichevano”, kaj la autonoma regiono “Montara Karabahho”.
-
Barato konsistas el la shtatoj “Andrapradesho”, “Arunachalpradesho”, “Asamujo”, “Biharo”, “Goao”, “Gugharatujo”, “Harjano”, “Himachalpradesho”, “Jamo kaj Kashmiro”, “Karnatako”, “Keralo”, “Madjapradesho”, “Maharashtro”, “Manipuro”, “Megalajo”, “Mizoramo”, “Nagalando”, “Okcident-Bengalo”, “Oriso”, “Panghabo”, “Rajhastano”, “Sikimo”, “Tamilujo”, “Tripuro” kaj “Utarpradesho”. Krome ekzistas la uniaj teritorioj “Andamanaj kaj Nikobaraj Insuloj”, “Chandigaro”, “Dadro kaj Nagarhavelo”, “Damano kaj Diuo”, “Delhio”, “Lakshadvipo” kaj “Pondichero”.
-
Belgujo konsistas el la tri regionoj “Bruselo”, “Flandrujo” kaj “Valonujo”.
-
Bosnujo kaj Hercegovino konsistas el la du partoj “Federacio Bosnujo kaj Hercegovino” kaj “Respubliko Serba”.
-
Brazilo konsistas el la shtatoj “Akro”, “Alagoaso”, “Amapao”, “Amazono”, “Bahio”, “Cearao”, “Espiritosanto”, “Gojaso”, “Maranjo”, “Matogroso”, “Minasgherajso”, “Norda Riogrando”, “Paraibo”, “Paranao”, “Parao”, “Pernambuko”, “Piauio”, “Riodejhanejro”, “Rondonio”, “Rorajmo”, “Sankta Katarino”, “Sanpaulo”, “Serghipo”, “Suda Matogroso”, “Suda Riogrando”, “Tokantinso” kaj “Federacia Distrikto”.
-
Britujo konsistas el la reghlandoj “Anglujo”, “Kimrujo” kaj “Skotlando” (pop. Skotoj). Ligitaj al Britujo estas “Manikinsuloj” (“Jherzejo”, “Gernezejo” k.a.) kaj “Manksinsulo”. Britujo kaj Nord-Irlando estas kune “la Unuighinta Reghlando de Britujo kaj Nord-Irlando”. Tiun longan nomon oni uzas nur en iaj oficialaj kuntekstoj. Normale oni diras simple Britujo. Dependaj de Britujo estas “Angvilo”, “Bermudoj”, “Brita Hindoceana Teritorio (Chagosarkipelago)”, “Britaj Virgulininsuloj”, “Falklandoj”, “Ghibraltaro”, “Kejmanoj”, “Moncerato”, “Pitkarna Insulo”, “Sankta Heleno”, “Sud-Georgio kaj Sud-Sandvichinsuloj”, “Turkoj kaj Kajkoj”.
-
Chinujo konsistas el la provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj “Anhejo”, “Chinghajo”, “Fugheno”, “Gansuo”, “Gvandungo”, “Gvanshio”, “Gvejghoo”, “Ghansuo”, “Ghanshio”, “Gheghango”, “Ghilino”, “Hajnano”, “Hebejo”, “Hejlunghango”, “Henano”, “Honkongo”, “Hubejo”, “Hunano”, “Interna Mongolujo”, “Junano”, “Liauningo”, “Makao”, “Ninshao”, “Pekino”, “Sichuano”, “Shaanshio”, “Shandungo”, “Shanhajo”, “Shanshio”, “Shinghango”, “Tibeto” kaj “Tjenghino”.
-
Al Finnlando apartenas la autonoma provinco “Alando”.
-
Francujo konsistas el la regionoj “Akvitanujo”, “Alzaco”, “Auvernjo”, “Bretonujo”, “Burgonjo”, “Centro”, “Champanjo-Ardenoj”, “Franchkonteo”, “Korsiko”, “Langvedoko-Rusiljono”, “Limuzino”, “Loreno”, “Luarlandoj”, “Malsupra Normandujo”, “Nordo-Kaleza Markolo”, “Pariza Regiono”, “Pikardujo”, “Provenco-Alpoj-Bordo Lazura”, “Puatuo-Charentoj”, “Rodano-Alpoj”, “Sudo-Pireneoj” kaj “Supra Normandujo”. Dependaj de Francujo estas “Franca Gviano”, “Franca Polinezio”, “Francaj Sudaj Teritorioj”, “Gvadelupo”, “Majoto”, “Martiniko”, “Nov-Kaledonio”, “Reunio”, “Sankta Piero kaj Mikelono”, “Valiso kaj Futuno”.
-
Germanujo konsistas el la federaciaj landoj “Baden-Virtembergo”, “Bavarujo”, “Berlino”, “Brandenburgo”, “Bremeno”, “Hamburgo”, “Hesujo”, “Malsupra Saksujo”, “Meklenburgo-Antau-Pomerujo”, “Nord-Rejno-Vestfalio”, “Rejnlando-Palatinato”, “Saksujo”, “Saksujo-Anhalto”, “Sarlando”, “Shlesvigo-Holstinio” kaj “Turingujo”.
-
Hispanujo konsistas el “Andaluzujo”, “Aragono”, “Asturio”, “Balearoj”, “Ceuto”, “Ekstremaduro”, “Euskujo” (au “Vaskujo”), “Galegujo”, “Kanarioj”, “Kantabrio”, “Kastilio kaj Leono”, “Kastilio-Mancho”, “Katalunujo”, “Madrida Komunumo”, “Melilo”, “Murcia Regiono”, “Navaro”, “Riojo” kaj “Valencia Komunumo”.
-
Israelo okupacias la Palestinajn teritoriojn (en UN registrita sub la nomo Okupaciita Palestina Teritorio).
-
Italujo konsistas el la regionoj “Abruzoj”, “Aosta Valo”, “Apulujo”, “Basilikato”, “Emilio-Romanjo”, “Friulo-Venecio Julia”, “Kalabrujo”, “Kampanio”, “Latio”, “Ligurujo”, “Lombardujo”, “Markioj”, “Moliso”, “Piemonto”, “Sardujo”, “Sicilio”, “Toskanujo”, “Trentino-Supra Adigho”, “Umbrio” kaj “Veneto”.
-
Kanado konsistas el la provincoj kaj teritorioj “Alberto”, “Brita Kolumbio”, “Insulo de Princo Eduardo”, “Jukonteritorio”, “Kebeko”, “Manitobo”, “Nordokcidentaj Teritorioj”, “Novaskotio”, “Nov-Brunsviko”, “Novlando kaj Labradoro”, “Nunavuto”, “Ontario” kaj “Saskachevano”.
-
Al Kartvelujo apartenas la autonomaj respublikoj “Abhhazujo” kaj “Agharujo”, kaj la autonoma regiono “Sud-Osetujo”.
-
Dependaj de Nederlando estas: “Arubo”, “Nederlandaj Antiloj”.
-
Al Norvegujo apartenas “Svalbardo kaj Janmajeno”, “Buvetinsulo”.
-
Dependaj de Nov-Zelando estas: “Kukinsuloj”, “Niuo”, “Tokelao”.
-
Al Portugalujo apartenas la autonomaj regionoj “Acoroj” kaj “Madejro”.
-
Al Rusujo apartenas la respublikoj “Adigeujo”, “Altaja Respubliko”, “Bashkirujo”, “Burjatujo”, “Chechenujo”, “Chuvashujo”, “Dagestano”, “Hhakasujo”, “Ingushujo”, “Kabardujo-Balkarujo”, “Kalmukujo”, “Karachajujo - Cherkesujo”, “Karelujo”, “Komiujo”, “Mariujo”, “Mordvujo”, “Nord-Osetujo”, “Sahho”, “Tatarujo”, “Tuvujo” kaj “Udmurtujo”.
-
Serbujo enhavas la autonoman provincon “Vojvodino”. Krome Serbujo plu pretendas Kosovon kiel autonoman provincon.
-
Sud-Afriko konsistas el la provincoj “Gautengo”, “Kvazuluo-Natalo”, “Libershtato”, “Mupumalango”, “Norda Kaboprovinco”, “Norda Provinco”, “Nordokcidenta Provinco”, “Okcidenta Kaboprovinco” kaj “Orienta Kaboprovinco”.
-
Al Taghikujo apartenas “Badahhshana Autonoma Regiono”.
-
Al Ukrainujo apartenas la autonoma respubliko “Krimeo”.
-
La Unuighintaj Arabaj Emirlandoj konsistas el la emirlandoj “Abudabio”, “Ajhmano”, “Dubajo”, “Fujhajro”, “Rasalhhajmo”, “Sharjho” kaj “Umalkajvajno”.
-
Usono konsistas el la shtatoj “Alabamo”, “Alasko”, “Arizono”, “Arkansaso”, “Delavaro”, “Florido”, “Georgio”, “Havajo”, “Idaho”, “Ilinojso”, “Indianao”, “Iovao”, “Kalifornio”, “Kansaso”, “Kentukio”, “Kolorado”, “Konektikuto”, “Luiziano”, “Majno”, “Marilando”, “Masachuseco”, “Minesoto”, “Misisipo”, “Misuro”, “Michigano”, “Montano”, “Nebrasko”, “Nevado”, “Norda Dakoto”, “Nord-Karolino”, “Nov-Hampshiro”, “Nov-Jorko”, “Nov-Jherzejo”, “Nov-Meksiko”, “Ohio”, “Okcident-Virginio”, “Oklahomo”, “Oregono”, “Pensilvanio”, “Rod-Insulo”, “Suda Dakoto”, “Sud-Karolino”, “Teksaso”, “Tenesio”, “Utaho”, “Vajomingo”, “Vashingtono”, “Vermonto”, “Virginio” kaj “Viskonsino”. Krome ekzistas la federacia “Distrikto Kolumbio”. Dependaj de Usono estas: “Gvamo”, “Jonstonatolo”, “Midvejinsuloj”, “Nord-Marianoj”, “Palauo”, “Puertoriko”, “Usonaj Virgulininsuloj”, “Usona Samoo” kaj “Vejkinsulo”.
-
Al Uzbekujo apartenas “Karakalpakstano”.
Notoj pri lingvoj «
Afrikansa |
La Afrikansa lingvo estas bazita sur la Nederlanda lingvo de la 17-a jarcento, sed ghi ne estas la Nederlanda, nek Nederlanda dialekto. En 1925 la Afrikansa anstatauis la Nederlandan kiel oficialan lingvon en Sud-Afriko (kune kun la Angla). Afrikansoj estas principe nur la Europdevenaj denaskaj parolantoj de la Afrikansa lingvo, t.e. la iamaj Buroj. La Afrikansan tamen parolas ankau multaj aliaj homoj en Sud-Afriko. (Nun estas oficialaj lingvoj de Sud-Afriko ankau la Zulua, la Pedia, la Ksosa, la Sota, la Cvana, la Conga, la Svazia, la Matabela kaj la Vendaa.) |
---|---|
Aramea |
La Aramea estas ofte malghuste nomata “la Asiria”. La vera Asiria lingvo malaperis post la detruo de Ninevo, la chefurbo de la Asiria imperio, en 612 a.K. La nuna Aramea lingvo tute ne devenas de la klasika Asiria, kaj la Arameoj ne estas posteuloj de la Asirianoj. En multaj enciklopedioj nur la okcidenta variajho de la Aramea (“la lingvo de Kristo”) estas menciata kiel vivanta lingvo. Ghi estas tamen parolata de nur kvar mil homoj. La orienta variajho havas multe pli da parolantoj. Unu formo de la Aramea estas uzata kiel liturgia kaj skriba lingvo de iuj Kristanoj en Sirio. Tiun variajhon oni ofte nomas “la Siria”. Ofte oni tiel ech nomas chiun ajn formon de la Aramea. La chefa lingvo de Sirio estas tamen la Araba. |
Bihara = Boghpura, Majtila, Magaha |
La nomo “la Bihara lingvo” estas komuna nomo por la tri parencaj lingvoj Boghpura, Majtila kaj Magaha, kiuj chiuj estas parolataj en la Barata shtato Biharo. La ISO-kodo bh estas kodo por la Bihara, kaj estas do komuna al chiuj tri lingvoj. |
China |
Pro historiaj, politikaj, kulturaj kaj sociaj kialoj, la China lingvo, [Hanyu], estas rigardata kiel unu lingvo. Tia estas la sinteno de la granda plimulto de Chinologoj en Azio kaj aliloke. Tia estas ankau la oficiala vidpunkto en kaj la Popola Respubliko kaj Tajvano. La lingvonomo “Mandarena” striktadire celas la lingvon [Guanhua] (“oficista lingvo”), t.e. la Malnova Norma China, kiun oni ne konfuzu kun la Moderna Norma China, kiu estas nomata [Putonghua] en la Popola Respubliko, kaj [Guoyu] en Tajvano. La nomo “Mandarena” principe estas eksdata de 1912, kiam la Imperia Chinujo chesis ekzisti, sed oni tamen ankorau ofte uzas ghin por la Moderna Norma China. |
Filipina, Tagaloga |
La Filipina lingvo estas principe iom modifita formo de la Tagaloga lingvo, sed praktike oni uzas la du nomojn Filipina kaj Tagaloga intershanghe. La Filipina lingvo estas (kune kun la Angla) oficiala lingvo en Filipinoj. La lingvo ricevis la nomon Pilipino, nun Filipino, en 1959. |
Japana |
La Japana skribo estas kombino de tri sistemoj: la China skribo (kun kelkaj Japanaj proprajhoj) kaj du silabaj skriboj propre Japanaj (rondaj kanaoj kaj strekaj kanaoj). Aperas foje ankau Latinliterajhoj en Japanaj tekstoj. |
Karachaja-Balkara |
Temas pri unu lingvo kun du variajhoj: la Karachaja (pli ol 150000 parolantoj), la Balkara (pli ol 75000 parolantoj). Ili estas kune rigardataj kiel unu lingvo. |
Kmera |
PIV havas formon kun HH anstatau K, sed tio estas senbaza. La Kmera lingvo ne enhavas hh-sonon. La skribo “kh” en la nomformo [Khmer] reprezentas spiran k-sonon, ne hh-sonon. |
Nederlanda, Flandra |
La Flandra (“Vlaams”) estas dialekto de la Nederlanda. Ne ekzistas aparta Flandra lingvo. |
Njankora-Kiga |
Temas pri unu lingvo kun du variajhoj: la Njankora (1,5 milionoj da parolantoj), la Kiga (pli ol 1 miliono da parolantoj). Ili estas kune rigardataj kiel unu lingvo. |
Okcitana |
La klasika Provenca lingvo estis la lingvo de la trobadoroj. La nomo de ghia nuna posteulo estas Occitan, la Okcitana, dum Provençal, la Provenca, nun estas nomo por variajho de la Okcitana, parolata oriente de Rodano. La Okcitana kaj la Franca estas fratinaj lingvoj. Do ne nomu la Okcitanan Franca dialekto. |
Persa, Pashtua |
Nek la Persa nek la Pashtua estu nomata “la Afgana lingvo”. Tia nomo ne estas uzata en Afganujo, char kvankam la Pashtua estis proklamita kiel “nacia lingvo” en 1964, ghi ankorau estas - ghenerale - malpli grava ol la Persa. La Persa estas la ghenerala interlingvo kaj la tradicia prestigha lingvo. |
Platgermana |
La Platgermana (au Platdicha) estas memstara lingvo kun longa historio. Ghi iam estis la oficiala lingvo en la Hansaj urboj, kaj estis komerca interlingvo de Londono ghis Novgorodo, kaj de Brugho kaj Kolonjo ghis Bergeno kaj Stokholmo. Hodiau ghi tamen malgravighis, kaj estas ofte rigardata kiel nura dialekto de la Germana lingvo. |
Ruanda, Burunda |
La Ruanda kaj la Burunda estas praktike la sama lingvo, sed la unua nomo estas uzata en Ruando, kaj la dua en Burundo. |
Rusena |
La Rusena estas ofte nomata “Rutena”, sed la nomo “Rutena” estas iama nomo de la Ukraina lingvo, au nomo de variajho de la Ukraina. |
Skota |
La Skota estas memstara lingvo, sed estas tamen ofte rigardata kiel nura dialekto de la Angla. En proksimume 1300 - 1600 la Skota estis la oficiala lingvo de la Skota reghlando. Hodiau tamen nur malmultaj Skotoj parolas puran Skotan lingvon. Ne konfuzu tiun chi Ghermanan lingvon kun la (Skot-)Gaela, kiu apartenas al la Kelta grupo de la Hind-Europa familio. |
Tamila |
En PIV estas “Tamula”, sed la pli internacia formo “Tamila” estas pli kutima. |
Bislamo, Tokpisino |
Ne uzu la nomon Bislamo por Tokpisino. Ili estas du malsamaj lingvoj, kiuj tamen estas proksime parencaj. |
Signolingvoj |
En la mondo ekzistas multaj signolingvoj (“gestolingvoj”) uzataj precipe de surduloj. Signolingvoj ne estas artefaritaj planlingvoj, sed plej ofte ordinaraj lingvoj, kiuj estighis tute same kiel parolaj lingvoj, spontane kaj sen multe da konscia planado. La signolingvoj ne estas internaciaj, sed ili estas inter si ghenerale iom pli similaj ol parolaj lingvoj similas inter si. La diferencoj povas tamen esti grandegaj. Ne ekzistas multe da informoj pri la nombro de signolingvoj en la mondo. Ghenerale ekzistas almenau po unu signolingvo por chiu lando, sed foje estas pli ol unu. La signolingvoj ne estas variajhoj de la lokaj parolaj lingvoj, sed propraj lingvoj. Tial ekz. ne ekzistas unu sama signolingvo en chiuj Anglalingvaj landoj, sed diversaj lau la landoj. Ekz. la Usona kaj la Brita signolingvoj estas inter si tre malsimilaj, dum la Usona signolingvo estas sufiche simila al la Franca signolingvo. Ne indas fari apartan liston de nomoj, char oni nomas signolingvojn lau la diversaj landoj ekz. “Usona signolingvo”, “Brita signolingvo”, “Franca signolingvo”, “Sveda signolingvo”, “Portugala signolingvo”, “Japana signolingvo”, “Nederlanda signolingvo”, “Taja signolingvo” k.t.p. Foje ekzistas en unu lando pluraj signolingvoj, kaj tiam oni nomas ilin lau urbo, lau regiono au simile. Apenau ekzistas multe da informoj pri la nombro de parolantoj de signolingvoj. Nur por iuj richaj landoj tiaj informoj estas riceveblaj. En multaj landoj signolingvoj ne estas rekonataj kiel veraj lingvoj, sed subpremataj au ech malpermesitaj. La propralingvaj nomoj de signolingvoj ordinare tute ne estas skribeblaj. Okazis unu provo krei internacian planitan signolingvon. La skriba formo de ghia nomo estas Gestuno, kio do estas jam Esperantigita formo. Estas malklare, kiom Gestuno estas uzata. Estas eble notinde, ke la Usona signolingvo ludas inter surduloj rolon iom similan al la rolo de la Angla lingvo inter audantoj. Laudire la signoj de Gestuno estas grandaparte cherpitaj el la Usona signolingvo. |
Pighinoj kaj kreolaj lingvoj |
Pighino estas speco de spontane estighinta simpla lingvo, kun limigita gramatika strukturo kaj limigita vortprovizo. Pighinoj povas aperi en situacioj, kiam homoj sen komuna lingvo bezonas komuniki. Pighinoj ofte estas nestabilaj sen klare difinita formo. Pighinoj povas tamen ankau stabilighi kun pli klara gramatiko kaj vortprovizo. (Oni rimarku, ke Esperanto neniel estas pighino, nek gramatike, nek vortprovize, nek historie. Oni tamen povas diri, ke ankau Esperanto, same kiel chiu ajn lingvo, foje uzighas pighinece.) La esprimo “kreola lingvo” origine signifis “lingvo de kreoloj”, sed estas nun uzata de lingvistoj por chiu ajn lingvo, kiu iam estis pighino, sed kiu farighis denaska lingvo de iuj homoj, kaj kiu rapide evoluante ricevis gramatikon kaj vortprovizon same ellaboritajn kiel tiuj de ordinaraj lingvoj. Pighinoj kaj kreolaj lingvoj havas ofte vortprovizon, kiu devenas plejparte de unu lingvo (tre ofte la Angla, la Franca, la Portugala au la Hispana), sed gramatikon tute malsimilan al tiu de la fonta lingvo. La vortprovizoj de pighinaj kaj kreolaj lingvoj estas do diversaj, sed la gramatikaj strukturoj estas ofte suprize similaj inter si. La kialo de tiu struktura simileco estas nekonata, kvankam pluraj teorioj ekzistas. Povas esti malfacile distingi apartajn kreolajn kaj pighinajn lingvojn. En ekz. la Malgrandaj Antiloj oni parolas diversajn variajhojn de Anglabazaj kaj Francabazaj lingvoj, kiujn oni nur nomas grupe “Malgrand-Antilaj Anglaj kreolaj lingvoj” kaj “Malgrand-Antilaj Francaj kreolaj lingvoj”. En pluraj okazoj ekzistas samtempe diversaj variajhoj en kontinuo disde la origina baza lingvo al pli kaj pli kreolecaj kaj ech pighinaj variajhoj. Ofte la statuso de kreolaj kaj pighinaj parolformoj estas tre malklara, kaj pro manko de esploroj ne troveblas fidindaj informoj. En la listo de lingvoj enestas la jenaj pighinoj: “Kameruna” (Angla bazo), “Fanagalo” (Zulua bazo) kaj “Lingvafrankao” (Portugala bazo). En la listo de lingvoj enestas la jenaj kreolaj lingvoj: “Bahama kreola” (Angla bazo), “Beliza kreola” (Angla bazo), “Gujana kreola” (Angla bazo), “Havaja kreola” (Angla bazo), “Hondura kreola” (Angla bazo), “Jamajka kreola” (Angla bazo), “Kostarika kreola” (Angla bazo), “Panama kreola” (Angla bazo), “Bislamo” (Angla bazo), “Chabakano” (Hispana bazo), “Haitia” (Franca bazo), “Hirimotuo” (Motua bazo), “Krio” (Angla bazo), “Kriulo” (Portugala bazo), “Papiamento” (Hispana bazo), “Sangoa” (Ingbanda bazo), “Sejshela” (Franca bazo), “Surinama” (Angla bazo) kaj “Tokpisino” (Angla bazo). |