Listo de chiuj kantotradukoj

Shi ne estas bird’

Origina titolo: To nie Ptak

Muziko: Goran Bregović

Origina teksto: Kayah

Esperanta traduko: Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren

Buntvestite kaj sencele iras shi,
turnas sian kapon kun ridet’ al vi;
vi povus jhuri, ke
flugilojn iam vidis vi jen,
kiujn shi levis sub la robo
sed shi ne

estas bird’, tion vidu,
ne estas bird’, shi ne estas bird’,
ne estas bird’, tion vidu

Mi vin amas diras chiu shia mov’,
plumojn sub falbaloj vidis vi sen trov’.
Char vi jam certigis vin:
flugila ombro montris sin.
Pro tio kaghon vi konstruis,
sed shi ne

estas bird’, tion vidu,
ne estas bird’, shi ne estas bird’,
ne estas bird’, tion vidu

Kiam vian koron kovros la malhel’
shi larme ridos tra fenestro al chiel’.
Nigra korniko ighos shi,
en cindron saltos ghi kun kri’ -
momenton poste shi revenos
sed el la

paradiz’, char vi volis,
paradiza bird’, paradiz’,
paradiza bird’, char vi volis.