Listo de chiuj kantotradukoj

Por la petinto

Origina titolo: Song for the Asking

Muziko kaj origina teksto: Paul Simon

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Kantas mi por la petinto
Petu kaj kantos mi
Dolchecon por via kor’

Jen melodi’ por prenonto
Restu kaj prenu ghin
Mi atendis dum tuta viv’

Iam mi estis trista tre
Jam volonte mi shanghighos je

Deziro de la petinto
Petu kaj kantos mi
Per la amo de mia anim’