Listo de chiuj kantotradukoj

Mannelig

Origina titolo: Mannelig

Sveda popolkanto, lau versio de la grupo Nordan

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Jen estis en dimancho tre frue en maten’
La alaudo ech ne movis sian langon
Estis junviro ripozanta sur la strand’
La marvirin’, li audis shian kanton

Ho, audu juna Mannelig,
Ofertas richajn mi donacojn
Volu min posedi!

Spadon novan belan donacos mi al vi
Sur dek kvin oraj ringoj ghi nun pendas
Kaj chiufoje se vi ghin portas al milit’
Tutcerte en batalo vi ja venkas

Ho, audu juna Mannelig,
Ofertas richajn mi donacojn
Volu min posedi!

Ho jes, povus mi edzinigi certe vin
Se vi estus Krista virino
Sed vere vi estas sovagha marfein’
Fluganta tie chi inter la montoj

Ho, audu juna Mannelig,
Ofertas richajn mi donacojn
Volu min posedi!

Kaj se la felicho ne estus apud mi
Se aglo per flugiloj ne batadus
Mi tiam devus sekvi post akva la fein’
Fluganta tie chi inter la montoj

Ho, audu juna Mannelig,
Ofertas richajn mi donacojn
Volu min posedi!