Listo de chiuj kantotradukoj

La dibochulo

Origina titolo: The Poor Rake (Angla popolkanto)

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Dum iris mi iam lau la hospitala mur’
En la mateno jam frostis la tag’
Kion mi vidis? Jes, unu kompanon
Kushe malvarma ja kvazau la lag’

Panjo, ho Panjo, sidighu chi tien
Sidu chi tie kun via kompat’
La korpo vundita kaj tute malorda
Por la kulpulino mi estis amat’

Batu tamburojn kaj blovu la flutojn
Ludu la marshon de morto al li
Kaj sur lian cherkon vi jhetu la lauron
Char la dibochulo formortis pro am’

Se shi nur estus al mi informinta
Nur informinta pli frue al mi
Mi salon hidrargan manghadus ghissane
Sed nun mi ja devas formorti de vi

Batu tamburojn kaj blovu la flutojn
Ludu la marshon de morto al li
Kaj sur lian cherkon vi jhetu la lauron
Char la dibochulo formortis pro am’