Listo de chiuj kantotradukoj

La Amo de la Fishkaptisto

Origina titolo: Die Liebe des Fischers

Muziko kaj origina teksto: Gerhard Schöne

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn

Fishoj fughis sub la shtonojn. Suno kashis sin.
Fishkaptisto juna venis re je l’ tagofin’.
En mantelo nigra lin atendis che l’ haven’
la jughisto de l’ cheftero. Li parolis jen:

Oni kaptis junedzinon vian che la far’,
adultantan kun fremdulo fian sen kompar’.
Lau kutim’ insula je matena kri’ de kok’
ni shin pushos en la morton de la monta rok’.

Preghis juna fishkaptist’ en malfelicha hor’:
“Koro, el la brusto mia nun ne saltu for!”

Nokte grimpis li kuraghe sur la rokomur’,
super la abismo ligis reton de sekur’.
Shtopis chion li per pajlo kaj per branchetar’,
kaj la tuton kovris li per fojno sen avar’.

Kiam la unua lumo venis de la sun’,
oni pushis shin. Shi falis, sed al mola pun’.

Char la reto de pardona amo kaptis shin.
Fishoj ludis sub la shtonoj. Suno montris sin.