Listo de chiuj kantotradukoj

Frederiko kaj Cecilja

Origina titolo: Balladen om herr Fredrik Åkare och den söta fröken Cecilia Lind

Adapto de Angla popolkanto Saturday Night fare de Cornelis Wreeswijk

Esperanta traduko: Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren

Audighas muzik’ el dancej’ en autun’,
kiel vitra spegulo brilegas la lun’
Dancas man’ en mane, en vesperofin’
Frederik’ kun Cecilja, la juna fraulin’

Fermante l’ okulojn, proksime kun trem’
shi sekvas lin dance kvazau pashas shi mem,
vente shi sekvas kien ajn gvidas li,
sed kial subite rughighas nun shi?

Chu char Frederiko jhus flustris al shi:
Odoras vi dolche en dancharmoni’
Mi adoras vin plene, konfesas sen hont’:
O Cecilja, virino plej bela en mond’

La danco finighas je l’ dekdua hor’
la hejm’ de Cecilja ne estas tro for
post alveno chi tien la juna fraulin’
firme lin petas: kisu nun min!

Atentu Frederiko, ne faru ghin vi,
ne tushu infanon, kio estas ja shi,
flore purega, kiel kapreolid’
Mi dek-sep-jarighas, diras shi kun timid’

La steloj migradas, flugadas la nun’
Frederiko maljunas, sed novas la lun’
Frederiko maljunas, sed blindigas la am’ -
O, denove min kisu, diras Cecilja jam.