Listo de chiuj kantotradukoj

Fajra rugh’ kaj chiela blu’

Origina titolo: Scarborough Fair

Muziko kaj origina teksto: Paul Simon (lau Angla popolkanto)

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Se vi iros lau tiu chi voj’
Fajra rugh’ kaj chiela blu’
Salutojn portu al la fraulinoj
kiujn amis mi, sed ne plu

Se ili naghos en polvo de l’ ter’
Fajra rugh’ kaj chiela blu’
Kaj piediros sur la river’
Mi reamos, timu ne plu

Se ili faros gitaron el shton’
Fajra rugh’ kaj chiela blu’
Kun kordoj kiuj vibras sen son’
Mi reamos, timu ne plu

Se ili nombros la stelojn por mi
Fajra rugh’ kaj chiela blu’
Dum brilas jam la sun’ super ni
Mi reamos, timu ne plu

Se vi iros lau tiu chi voj’
Fajra rugh’ kaj chiela blu’
Salutojn portu al la fraulinoj
kiujn amis mi, sed ne plu