Listo de chiuj kantotradukoj

Azil’ en Paradizo

Origina titolo: Asyl im Paradies

Muziko: Hassbecker, Barton, Danz.

Origina teksto: Danz

Esperanta traduko: Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren

Endormighis la horlogho
Mi pendas loze sen koncern’
Shtorm’ pelis min tre malproksimen
Sur la mar’, la maro de l’ etern’

Donu al mi chi en Paradiz’
Azilon for de la vent’
Lasu al mi en la Paradiz’
Ripozi dolche nur dum moment’

Embuskas tie viaj manoj
Kaj tiras suben min
Abunda, profunda mar’ senfunda
En via kis’ sen fin’

Donu al mi...

Audighas vokoj, serchad’ en chiuj lokoj
Ekbrulas fajroj che la strand’
Diru vi, ke nenio ajn
Tiros min re, al tiu land’

Donu al mi...